Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tina, kaj ĝi enhavas vortojn, kiuj estas similaj en tiu ĉi lingvoj; estas nur faritaj kelkaj ŝanĝoj pro bonsoneco. Pro tio kaj pro ĝia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompaĵoj kaj ŝiraĵoj de Volapuk. La gramatiko de tiu lingvo estas el plej simplaj, tiel simpla, kiel en nia propra lingvo (angla) kaj la reguloj por kreado de vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj povas esti farita tre malgranda… D-ro S., kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postulaĵoj kaj proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaŭ ol li donos al ĝi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj ŝanĝo li volas prezenti ĝin por publika uzado. Li petas siajn legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10 000 000 personoj stos donintaj saman promeson. Mi esperas, ke la fina trarigardo de la „Lingvo internacia” kondukos al la la korekto de la eraroj, kiujn mi montris, kaj la tuta mondo povas kuraĝe doni la petitan promeson”[1].

Phillips proponis nur kelkajn ŝanĝojn.

Kiam Zamenhof vidis, ke aŭtoritata, scienca institucio prenas sur sin efektivigon de lia malnova, dum tiom da jaroj dezirita revo pri internacia kongreso, li juĝis sian rolon — plene finita.

Anstataŭ la projektitaj ses kajeroj li do eldonis malgrandan broŝuron [2] por sciigi „la amikojn”, ke

  1. „An attempt towards an International Language by Dr. Esperanto, translated by Henry Phillips Jr. A secretary of the American Philosophical Society, — together with an english — international vocabulary compiled by the translator”. New-York. 1889.
  2. „Aldono al la Dua libro de l’Lingvo internacia” Varsovio 1888. 19 paĝoj.