Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rado aŭtoran obstinecon. Pro tiuj kaŭzoj Zamenhof proponas fondi tutmondan Ligon de Esperantistoj — sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero.

En Marta numero 1890 (Nº 6) la redakcio anoncis, ke la Ligo estas fondita kaj publikigis regularon de la Ligo kaj de Akademio „konsistanta el 10 personoj, elektataj ĉiujare per voĉdonado de ĉiuj kluboj de la Ligo.“ Oni elektis, kiel membrojn de provizora administra komitato: Hugon Barbeck, Christianon Schmidt kaj Josefon Gagel en Nurnberg.

Kvankam tiu ĉi regularo havis subskribon de Zamenhof, tamen en la 11-a Numero de „Esperantisto“ la Majstro deklaris, ke ĝi faris al li grandan surprizon, ĉar la redakcio enkondukis en lian projekton gravajn ŝanĝojn. Ĉar krom tio multaj Esperantistoj, — kaj inter ili: Einstein, Grabowski, de Wahl, Majnov, Geoghegan — esprimis opiniojn malaprobantajn la Ligon, la tuta projekto estis forlasita. Zamenhof nomis ĝin — infano malvive naskita (Nº 12, decembro 1890).

Tiu incidento estis verŝajne kaŭzo, ke Zamenhof prenis sur sin la redaktadon. Sed tiu ĉi tasko estis por li terure malfacila. En tiu ĉi tempo li ofte transloĝiĝis de urbo en urbon, serĉante vane lokon, en kiu lia kuracista praktiko povus sufiĉi al liaj modestaj bezonoj. Por la eldonado de la gazeto li devis konstante turni sin al helpo de Esperantistoj. Zamenhof eĉ plendas, ke „niaj amikoj estas tiel ekonomiaj, ke anstataŭ aboni 910 legas ekzempleron de ia konatulo, aŭ tute nian gazeton ne legas.“ „Kun la vivo de centra organo — skribis li — estas ligita vivo de nia afero; ĝi estas trunko kaj tiel longe kiel la trunko vivas, oni povas timi nenian vintron, Se ĝi eĉ glaciigos la branĉojn kaj foliojn, ni povas atendi printempon kun bona espero. Sed se la trunko