Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiamaniere estas evitebla danĝero de naciaj dialektoj en Esperanto mem[1]). Tion faris la unua de Beaufront kaj tio restos lia granda servo al Esperanto. En la daŭro de kelkaj jaroj (1892-1905) li ellaboris kaj sukcesis eldoni tutan serion de lernolibroj, ekzercaroj, vortaroj, inter kiuj lia majstra verko estas sendube „Commentaire sur la grammaire Esperanto“ (1900). Kaj tio ne malhelpis lin skribi kaj eldoni ankoraŭ „Preĝareton por katolikoj“ (1893) kaj „Espe- rantajn prozaĵojn (1902)“.

Samtempe de Beaufront kondukis energie propagandajn laborojn dum multaj jaroj ĝis la bedaŭrinda momento, en kiu li forlasis Esperanton por alia lingvo. Lia unua propaganda broŝuro aperis en 1895[2]; en jaro 1900 li verkis respondon al latinistoj, kontraŭuloj de Esperanto, en kiu li majstre rifutas iliajn asertojn („La langue internationale peut elle être le latin“). En sama jaro li faras raporton al Association française pour l’avancement des sciences titolitan „L’essence et l’avenir de la langue internationale“, en Januaro 1898 li fondas en Louviers gazeton „L’Esperantiste, organe propagateur et

  1. Eĉ en tiu ĉi momento tiaj gramatikoj ekzistas nur por kelkaj lingvoj: la majstra verko de Paul Fruictier „Esperanta Sintakso“ (1904); rusa gramatiko de Tim. Sĉavinskij (1905); pola de Ad. Zakrzewski (1907); germana de Ludwig Mainzer (1907); franca de Camille Aymonnier (1909) k. c. Nia Majstro ne amas dikajn gramatikojn; li timas, ke ili ne timigu lernantojn. Tiujn nemultajn regulojn, kiujn li malgraŭ ĉio estis devigita aldoni al la 16 unuaj, li preferis doni aŭ en siaj „respondoj al amikoj“, aŭ enŝovi en Ekzercaron, kaŝitajn inter ekzercaj frazoj.
  2. Ni tamen devas noti, kela unua propaganda broŝuro en franca lingvoestis: „Internacia aŭ Volapiik par Leopold Einstein traduction de Auguste Demonget“ (vidu p. 25).