Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„ich weiß nicht, wo ich meinen Stock gelassen habe“ — tute ĝuste laŭ la vortaro: „mi blanka ne kie mi pensi etaĝo trankvilanime havaĵo“. (Paroli tie ĉi kontraŭ nia propra intenco pli vaste pri unu el la proponitaj projektoj devigis nin la sekvanta cirkonstanco: kelkaj amikoj, leginte en gazetoj pri novaj projektoj kaj ne povante mem bone diferencigi inter teorio kaj praktiko kaj inter ŝajnaĵo kaj veraĵo, deziras, ke ni parolu en nia organo kontraŭ tiuj ĉi niaj „konkurantoj“. Por ke oni ne pensu, ke nia silento montras la bonecon kaj neatakeblecon de tiuj projektoj, ni parolis por ekzemplo pli vaste pri unu el ili, kaj de nun ni pri ĉiuj minute kreskantaj projektoj absolute silentados. Ni parolos nur tiam, se naskiĝus io, kio efektive enhavas en si ion gravan.)

Por nia afero mem la aperado kaj malaperado de tiaj unutagaj senenhavaj projektoj havas nenian signifon, se iliaj aŭtoroj eĉ dissendadus ilin en la mondon en milionoj da ekzempleroj; sed ni volas nur averti niajn amikojn, ke per unuflankaj artikoloj ili ne sole elvokas la aperadon de tiaj projektoj, kiuj donante al si la nomojn de „lingvoj“ konfuzas la publikon kaj diskreditigas nian ideon, sed ni donas ankoraŭ al la neanalizanta publiko batalilon kontraŭ ni mem; ĉar montrante al la publiko interne ne ligitan amason da vortoj aŭ senkorpan teorian broŝureton, la projektistoj povas diri: „Vi scias jam el la artikoloj de la esperantistoj mem, ke la plej granda kaj sola indo de lingvo tutmonda estas la komprenebleco de ĝiaj vortoj; nun vi havas vortojn ankoraŭ pli kompreneblajn por homoj instruitaj, sekve nia lingvo“ (ankoraŭ naskota, kvankam havanta jam nomon) „estas multe pli bona ol Esperanto“. En bataloj specialaj ni povas laŭ la postulo de la cirkonstancoj meti pli grandan forton sur unu ian flankon de nia afero; sed parolante al la nenion scianta publiko, gardu vin, amikoj, de unuflankeco!

6. Ofte niaj amikoj plendas, ke ili skribis artikolojn pri nia afero, sendis ĝin fojon post fojo al diversaj gazetoj kaj ĉie trovis la pordon hermetike fermitan. En granda parto de tiaj okazoj la kulpo estas ne sur la flanko de la gazetoj, sed sur la flanko de la aŭtoroj mem, ĉar ili forgesis la simplan veron, ke ne la gazetoj ekzistas por niaj artikoloj, sed niaj artikoloj devas esti konformigitaj al la bezonoj kaj gustoj de la gazetoj kaj iliaj legantoj. Se la artikolo estas skribita de ia persono kun konata nomo aŭ signifa societa situacio, ĝi estas ofte akceptata pro la persono de la skribanto mem (en ĉia okazo la artikoloj devas ĉiam esti subskribitaj per plena nomo kaj adreso). Sed se la nomo de la skribanto ne estas allogo por la gazeto, la artikoloj neniam povas esti akceptataj, se ili estas