Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/101

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

simpla seka laŭdado de nia lingvo en formo havanta nenian intereson por la legantoj de la gazeto. Artikoloj talente skribitaj plaĉos al la gazeto kaj al ĝiaj legantoj eĉ tiam, se ili simple batalus por nia afero de punkto de vidado pure esperantista; gazetoj per si mem favoraj al nia afero akceptos ankaŭ artikolojn, skribitajn pure kaj videble en partiaj celoj de nia afero. Sed la plejparte artikoloj povas esti akceptataj de la indiferentaj gazetoj nur tiam, se ili estas skribitaj ne en blinda kaj nefundamentita persona entuziasmo, sed de neŭtrala punkto de vidado de homo, kiu ne esprimas simple sian deziron kaj senton (ĉar personaj deziroj kaj sentoj neniun interesas), sed kiu priskribas nur tion, kion li vidas, scias, aŭdas kaj konkludas, kiu ne en karaktero de flanka partiano volas perforte altiri la legantojn al sia partio, sed en karaktero de kunlaboranto de la gazeto volas dividi kun ĝiaj legantoj la impreson, sub kiu li mem sin trovas. Ne forgesu, ke la gazetoj ne volas esti rimedoj por sekaj partiaj celoj (kiel ili nomas nian aferon, se ili mem ĝin ne aprobas), sed memoras antaŭ ĉio pri la intereso de siaj legantoj kaj pri sia renomo de alportantoj de interesaj artikoloj kaj novaĵoj. La artikoloj devas esti ne sekaj, sed preparitaj kun certa saŭco, ĉar la eldorlotitaj stomakoj de la gazetoj ne amas sekan manĝon; kio en seka ripetita formo estis forĵetita kiel sengustaĵo, en certa nova saŭco estos akceptita kiel delikataĵo. Tiel ekzemple la artikoloj povas enhavi sciaĵojn historiajn, faktojn sciencajn, analizojn aŭ gajan humoron. La plej multe la artikoloj ordinare plaĉas al la gazetoj, se anstataŭ filozofadi, ili prezentas multon da novaĵoj por la legantoj; ĉar artikolojn reporterajn la gazetoj la plej volonte akceptas (precipe se la artikolo havas karakteron iom sensacian). Vi povas rakonti pri la stato de l’ afero, detale pri ĝia literaturo kaj pri la apartaj verkoj, pri la kluboj kaj rondetoj oficialaj kaj neoficialaj, pri la korespondado inter personoj de diversaj landoj kaj nacioj, pri la konstruo kaj la spirito de la lingvo, doni ekzemplojn de prozo kaj versoj k. c. Lerta ĵurnalisto el la plej malmulta materialo kaj eĉ ĉe absoluta manko de statistiko komprenas prepari artikolon plenan je intereso por la legantoj.

Ekster artikoloj ekzistas ankoraŭ multaj aliaj vojoj por paroladi pri nia afero en gazetoj, ekzemple: korespondoj, felietonoj, rakontetoj, privata korespondado, demandoj elvokantaj respondojn de la redakcio en la rubriko de respondoj, anoncoj k. c. Tiel ekzemple se en tiu aŭ alia urbo homoj komencis interesiĝi je nia afero, oni povas alsendi korespondojn al gazetoj kaj inter aliaĵoj rakonti, ke en tiu urbo laŭ la ekzemplo de aliaj urboj