Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

komenciĝis movo por la afero Esperanto, kaj ĉe l’ okazo paroli pli vaste pri la tuta afero. Diversaj gazetoj, kiuj ĝis nun estis fermitaj por artikoloj pri nia afero, per sia propra iniciato, volante doni al siaj legantoj novaĵeton, donis sciigon pri la paroladoj de sinjoro Schmidt kaj pri la fondiĝo de la Munĥena klubo, kiam oni alsendis al ili eltranĉojn el aliaj gazetoj kun la diritaj sciigoj aŭ korespondoj. En felietonoj aŭ rakontetoj oni povas ĉe l’ okazo tuŝi nian aferon. Unu gazeto, absolute malamika al nia afero, en sia poŝta rubriko respondis al unu demandanto, ke ĝi „ne apartenas al la entuziasmuloj por la lingvo Esperanto“, kaj tiel kontraŭvole nomis nian aferon, kio jam estas pli bona[1], ol tio, kion la germanoj nomas „todtschweigen“ (mortigi per silento). Malgranda anonco, kiel ekzemple: „la amikoj de la lingvo internacia Esperanto en nia urbo estas petataj, alsendi siajn adresojn al N. N.“, aŭ en alia maniero, sian propran celon (eble nur protekstan) kredeble ne atingos, kaj tamen ĝi turnos la atenton de multaj legantoj sur nian aferon.

Ekzistas multaj diversaj vojoj por eterne paroladi en gazetoj pri nia afero; sed 2—3 personoj nenion povas fari, kaj estas necese, ke ĉiuj esperantistoj, ĉiu de sia loko de loĝado, ripete laboradu en tiu ĉi direkto, kaj ke la agitado estu konstanta kaj de diversaj punktoj. Nia laborado, aparte en la unua tempo, estas tre malfacila, kaj se ni volas, ke nia idealo pli aŭ malpli frue estu atingita, ni devas ĉiuj kutimi je la konvinkiĝo, ke ĉiu el ni devas esti energia kaj senlaca laboranto por la komuna celo kaj ne sole pasiva rigardanto kaj aŭskultanto, kiu volas nur ĉiam scii, kion oni faras. Ni devas reciproke al ni ĉiam helpadi kaj konsiliĝadi, kaj tiel estus tre bone, se niaj amikoj subtenadus inter si regulan korespondadon (multaj jam nun ĝin faras[2]). Por plifaciligi tion ĉi, ni nun proponas, ke esperantistoj, dezirantaj komenci korespondadon kun aliurbaj esperantistoj, sendu al ni siajn adresojn, kaj ni publikigados ilin en nia gazeto. La internacia korespondado inter diversurbaj kaj diverslandaj amikoj ankaŭ en aliaj flankoj sendube prezentos al la korespondantoj multan intereson. Ni faras nian proponon, kaj ni esperas, ke ĝi estos volonte akceptita kaj ke jam en la venonta numero ni havos la eblon doni diversajn adresojn en la rubriko „Personoj, dezirantaj korespondadi en Esperanto“.

  1. teksto: bone.
  2. La skribantoj de artikoloj devas dissendi po unu presitan ekzempleron al siaj korespondantoj, por ke tiuj ĉi povu sendi la ricevitajn artikolojn al aliaj gazetoj aŭ en neŝanĝita presita formo, aŭ en formo prilaborita kaj aliigita.