Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

cepton nur tial, ĉar la tri fojojn ripetita propono pri „tiela“ povus doni al ĝi en la okuloj de multaj legantoj ian eksterordinare gravan signifon. Ni petas pardonon, ke ni okupis tiel multe da loko per afero eble ne interesa, sed ni volis unu fojon montri, al kia senutila kaj enuiga perdo de tempo ĝi kondukos, se ni volus pri ĉiu plej malgranda propono ne sole vaste paroli en nia gazeto, sed detale klarigi la motivojn, kial ni ĝin ne efektivigas en nia gazeto. Uzante la okazon, ni nun ankoraŭ unu fojon ripetas, kion ni jam diris en alia loko: en sia propra verko aŭ en sia privata korespondado ĉiu povas uzi, kian stilon li volas (kvankam ankaŭ tie ĉi, pro la bono kaj unueco de nia afero, estas tre grave, ke oni deflankiĝu de la komuna stilo nur en okazoj tre gravaj kaj multe pripensitaj); aprobi tiun ĉi aŭtoron aŭ ne — estos la volo de la legantoj, kaj nia afero de tio ĉi ne dependos. Sed se en nia gazeto, kiu estas forte ligita kun la tuta sorto de nia afero, kaj en kiu la plej granda parto de niaj amikoj vidas modelon de stilo esperanta, ni volus facilanime, sen interna persona konvinkiĝo kaj sen longa matura pripenso ĉiutage kaj sur ĉiu paĝo uzi alian stilon, — tiam nia afero estus ridinda kaj baldaŭ pereus. (Reformojn, kiujn ni persone ne aprobas, ni akceptos en la „Esperantiston“ nur tiam, kiam montriĝos, ke la plej granda parto de la privataj aŭtoroj ilin senkondiĉe aprobis kaj uzas.) Se ni presadus ĉiun artikolon en alia stilo, la aŭtoroj de la reformitaj artikoloj mem baldaŭ superĵetus nin per insultoj, ĉar la danĝeron kaj ridindecon de multekapeco malpropra ĉiu facile vidas, dum la multekapecon enportitan de li mem ne ĉiu facile vidas kaj volas oferi al la komuna bono. Por ne reveni jam pli al tiu ĉi senutila parolado, ni ripetas nun unu fojon por ĉiam, ke ĉiu, kiu alsendas al ni artikolon, devas antaŭe esti preparita, ke la stilo en la artikolo estos glatigita konforme je la komuna stilo de nia gazeto.

La redakcio.



N-ro 40.
paĝ. 23
ZRespondoj al la amikoj

Al s-ro R-i. — Estus tre bone, se vi donacus po unu aŭ po kelkaj lernolibroj de nia lingvo al la kluboj aŭ societoj, kiuj ekzistas en via urbo, kaj se vi zorgus, ke la lernolibroj kuŝu sur la tabloj en la legejoj de tiuj ĉi kluboj. Tion ĉi saman estus bone fari ankaŭ kun la bibliotekoj.

N-ro 41.
 

Al s-ro K. en Dinaburgo. — Ekster la respondo letera, ni poste donos al vi ankaŭ pli vastan respondon en nia gazeto. La respondoj en la gazetoj havas karakteron ne personan, sed komunan; tial respondinte al la demandanto mem per mallonga poŝta karto, ni ofte, se la demandata objekto ne estas tre grava, donas la respondon en la gazeto kelkajn monatojn pli poste, ol la demando estis farita.