Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trovos ian certan vojon por enkonduki plibonigojn singarde kaj nerimarkeble, nia lingvo povos tute kuraĝe resti eterne en ĝia nuna formo. Neniu iam devigos niajn amikojn subite forĵeti, kion ili ellernis, kaj lerni novajn formojn. Se kelkaj reformoj efektive estos trovitaj necesaj, ili estos sankciitaj por la komuna uzado kaj akceptos signifon devigan nur iom post iom, nerimarkeble kaj senrompe, sur vojo natura, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj. Priparolado kaj pripensado ne estas ankoraŭ tio sama, kio rompado. Parolante pri diversaj reformoj, ni ĉiam komprenas sub tio ĉi nur reformojn privatajn en la privataj verkoj de diversaj aŭtoroj (ankaŭ la reformoj, kiujn ni eble mem faros, devos havi karakteron pure privatan). Por la publiko esperantista tiuj ĉi reformoj ne havas signifon kaj tute ne estas devigaj, kaj ĉiu povas ĉiam sin teni je la unuatempa gramatiko kaj la fundamenta vortaro. Nur kiam montriĝos, ke la ŝanĝitaj formoj jam longe estas uzataj de ĉiuj plej multe legataj aŭtoroj kaj la tuta mondo esperantista per vojo privata kaj malrapida jam nerimarkeble alkutimiĝis al ili, — nur tiam ili ricevos sankcion kaj komunan devigecon. Sekve neniu devas timi, ke oni faros al li ian konfuzon en tio, kion li lernis, kaj ke oni devigos lin lerni ion novan. Tiun ĉi penson, jam kelkfoje ĉe okazo esprimitan, ni trovis nun necese ripeti ankoraŭ unu fojon, antaŭ ol ni parolas pri la principoj reformaj; ĉar alie de unu flanko parto de niaj amikoj havus senbezone timon antaŭ la vorto „reformo“ entute, — de la dua flanko la tro varmegaj reformanoj faradus al ni ĉiam riproĉojn kaj ne komprenus, kial, priparolante diversajn reformojn, ni ilin tuj ne efektivigas. Kiam estas parolo pri la koro de nia afero, kiun ni devas defendi de mortigaj atencoj, ni pli volas paroli tro multe ol tro malmulte.

Antaŭ ol ni transiras al la analizado de la karaktero de la reformoj konsilindaj, ni metas ankoraŭ unu fojon la gravan demandon: kiu havas la rajton fari reformojn en la lingvo Esperanto? — kaj resumante ĉion, kion ni diris, ni respondas: la rajton fari oficialajn ŝanĝojn en la lingvo Esperanto havas neniu; eble iam poste, kiam nia afero staros jam tute forte, formiĝos kompetenta akademio, kiu havos pli vastajn rajtojn; sed ĝis tiam estas ankoraŭ malproksime. Libroj havantaj la celon instrui pri nia lingvo personojn, kiuj ĝin ankoraŭ ne konas (ekzemple lernolibroj, gramatikoj, vortaroj, stilaj modeloj k.c.) neniam devas deflankiĝi eĉ unu paŝon de la fundamenta, komune akceptita, formo de la lingvo, esprimita en la unuaj verkoj de nia lingvo, kvankam tiu aŭ alia formo al la aŭtoroj de la diritaj libroj ne plaĉus. Doni novajn formojn en tiaj verkoj instruaj oni povas nur tiam, se tiuj formoj jam estos delonge akceptitaj kaj uzataj de la plej granda parto de la aŭtoroj, kaj ankaŭ tiam oni devas doni ilin kune kun la formoj malnovaj, aldonante la rimarkon, ke la