Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aŭ ne, — unu flankon malbonan ĝi jam havas, ke ĝi batalas kontraŭ la celo, kiu nun estas por ni la plej grava. Jam tiu ĉi cirkonstanco mem devas montri al ni, ke ni nun devas esti ŝparemaj kun reformoj kaj ĉion, kio ne estas efektive necesa, lasi por la tempo estonta. Se ni al tiu ĉi ankoraŭ memoros, ke nia nuna literaturo estas ankoraŭ tre malriĉa kaj ĉiu nova verko por la plej granda parto de niaj amikoj servas ankoraŭ kiel rimedo por perfektiĝadi en nia lingvo kaj apartenas sekve al la kategorio de libroj instruaj, pri kiuj ni supre parolis, — tiam neniu dubos, ke la demando, kiun ni metis, devas esti respondita jene: ŝanĝoj en nia lingvo en la nuna tempo devas esti farataj ankoraŭ en la plej malgranda mezuro kaj nur en okazoj tre gravaj. Antaŭ ol iu aŭtoro decidiĝos, fari en sia privata verko ian eĉ la plej malgrandan kaj la plej mature pripensitan kaj elprovitan deflankiĝon de la komuna stilo, li devas ĉiam serioze sin demandi, ĉu la graveco de lia reformo kovras la supre montritan malutilon de lia paŝo, kaj la malbonan ekzemplon, kiun li donos al reformistoj nepripensemaj. Eĉ la efektive bonaj reformoj devas memori pri la tempo kaj maniero de enkondukado; ĉar multa[1], kio poste estos eble utila, nun facile povus alporti malutilon, kaj preskaŭ ĉio, kio enkondukite ŝtupe estus utila, enkondukite tro subite povus malbonigi nian aferon. Ĉar ni mem la plej multe laboris super nia lingvo kaj la plej bone konas ĝian spiriton kaj dank’ al nia plej multa laboro en nia afero ni la plej bone scias, kio por ĝi estas akceptebla kaj kio estas danĝera, tial estus la plej bone, se niaj amikoj ĉiam modeligadus sian stilon laŭ la stilo de „La Esperantisto“, kiu estos regulatoro kaj ankaŭ enkondukados iom post iom reformojn, sed ŝtupe kaj malrapide — vojo tre longa kaj por multaj eble enuiga, sed certa. Nia konsilo estas eble nemodesteco de nia flanko, sed pro la bono de nia afero ni devis ĝin malkaŝe diri. Ĝi estas nia konsilo, kiun niaj amikoj laŭ sia propra juĝo povas akcepti aŭ ne akcepti.

Nun ni transiros al la analizo, kia speco de reformoj enkomune estas bona (nun aŭ poste) kaj kia enkomune estas nebona kaj evitebla ne sole nun, sed eble ankaŭ ĉiam. Mezurilo por ni estos la principo, ke ĉiu reformo nur tiam estas bona, se la utilo, kiun ĝi alportas, kovras la malutilon, kiun ĝi kiel reformo enhavas jam en si mem. Analizinte diversajn ekzemplojn de reformaj proponoj, faritaj ĝis hodiaŭ aŭ per artikoloj aŭ per privataj leteroj, ni eltiros el ili la komunan konkludon, kia kategorio de reformoj estas aprobebla, kaj poste ni montros, per kia maniero la aprobeblaj reformoj la plej bone povas esti enkondukitaj sen malunueco kaj malordo. Ni komencos de ekzemploj, kiujn ni persone ne aprobas, kaj finos per tiuj, kiujn ni trovas bonaj[2].

  1. tiel!
  2. komp. la daŭrigojn kaj finon: 1891, paĝ. 49—52; 1892, paĝ. 49—51; 65—66 = II. 48. 57. 59 (kaj ankaŭ 62).