Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 43.
paĝ. 33—34
Esperantistoj-vastigantoj[1]

En la 5-a numero 1890 de nia gazeto estis presita projekto[2], fondi ligon de „Esperantistoj-vastigantoj“. Laŭ la esenco de la projekto, kiu estas skribita tre logike kaj konvinke kaj kies relegon ni rekomendas al niaj amikoj, estus sufiĉe, se ĉiu esperantisto nur unu fojon en sia vivo farus ion por nia afero — kaj la regula rapida kreskado kaj ĉiuflanka perfektiĝado de tiu ĉi afero estus jam sendubigita. Sed la malforta flanko de la projekto konsistas en tio, ke persono volanta fariĝi „vastiganto“ devis promesi ion, pri kio li ne povis antaŭe certe diri, ĉu li povos ĝin plenumi. Estus domaĝo, se la bona projekto perdiĝus, ĉar ĝi povus eble efektive doni bonajn fruktojn sen grandaj oferoj de la flanko de ĉiu aparte. Tial ni reprenas nun la projekton kaj komencas ĝian efektivigadon. Sed por ke ĉiu povu facile enskribiĝi en la nombron de la vastigantoj, ne timante, ke li eble en okazo de malsukceso devos kontraŭvole rompi sian promeson, ni faras en la projekto la sekvantan ŝanĝon: anstataŭ „mi alportos 2 novajn vastigantojn“ ĉiu promesas: „mi penos alporti 2 novajn vastigantojn.“ Sed por antaŭe eviti de l’ alia flanko la cirkonstancon, ke multaj eble tute ne provos serĉi kaj simple diros, ke ili serĉis sed ne trovis, ĉiu vastiganto aldonas al sia promeso, ke se ĝis la promesita tempo li ne estos alportinta la 2 novajn vastigantojn, li sendados ĉiumonate pruvojn de sia laborado por nia afero, tiel longe ĝis la 2 personoj estos de li trovitaj. De tio ĉi rezultos: a) ke ĉiu[3] povos facile enskribiĝi, ne timante, ke la plenumo de la promeso estos por li malfacila aŭ neebla kaj devigos lin rompi sian vorton; b) kvankam, en okazo de netrovado de novaj vastigantoj, ĉiu ricevas por purigi sian honoron tre facilan rimedon, tamen la ripetata sendado de pruvoj kaj la memorado pri tiu ĉi sendado estos ne tute agrabla por la maldiligentuloj, kaj tial ĉiu, kiu nur povos, pli volonte penos unu fojon fari sian ŝuldon, ol eterne laboradi kaj sendadi pruvojn. (Ni supozas kompreneble, ke intence publike rompi sian vorton, se la plenumo de ĝi ne estas malfacila, neniu honesta homo volos.)

Tio ĉi estas la sola formo, sub kiu ni povas komenci la efektivigadon de la projekto de sinjorino L. Aliaj formoj post matura pripensado montris sin ne bonaj. Tiel ekzemple oni proponis al ni, ke la vastiganto, ne trovinta 2 novajn vastigantojn, pagu monan oferon por nia afero; kvankam tiu ĉi rimedo per si mem ŝajnas la plej praktika kaj utila (ĉar per rimedoj materialaj ni ĉion povos fari), tamen 1) tiu sama sumo por unuj estus tro granda kaj nealportebla kaj por aliaj pli riĉaj personoj ĝi estus tro sensignifa kaj igus ilin

  1. La Zamenhofecon de la artikolo pruvas precipe la lastaj linioj de la artikolo.
  2. subskribita: Olga L.
  3. teksto: ĉio.