Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/112

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

jam de la komenco pli volonte pagi monon ol serĉi vastigantojn (kio estas por ni multe pli grava[1]), — dum la ĉiumonata sendado de pruvoj de laborado estas egale facile farebla por ĉiuj kaj por ĉiuj egale malagrabla en komparo kun unufoja plenumo de sia promeso; 2) la kalkulado de mono elvokus baldaŭ de diversaj flankoj malkonfidon kaj metus nin en suspekton ĉe la registaroj.

Tiel komencante nun la efektivigadon de la projekto pri la vastigantoj, ni proponas al la amikoj de tiu ĉi projekto sendi al ni la sekvantan leteron:

Mi, subskribita, ellernis la lingvon internacian Esperanto kaj mi sankte promesas, ke mi penos, kiel eble plej baldaŭ trovi 2 novajn personojn, kiuj ankaŭ ellernos la lingvon Esperanto kaj ankaŭ sendos per mi al la redakcio de la „Esperantisto“ tian saman leteron, kiel mi nun sendas. Se mi post 3 monatoj de hodiaŭ ne estos ankoraŭ trovinta tiajn 2 personojn, mi promesas en la fino de ĉiu prokrastita monato alsendi pruvon, ke mi konigis en tiu monato ne malpli ol 10 personojn kun la lingvo Esperanto[2], kaj tion ĉi mi farados tiel longe, ĝis la diritaj 2 personoj estos de mi trovitaj.
Dato de forsendo:Subskribo:
............................................................
Mia adreso estas: ....................................................................
.................................................................................................
Mian nunan leteron mi sendas laŭ la propono de
sinjoro ..................... el la urbo .....................

Por personoj, kiuj ne legis la artikolon de sinjorino L, en la No 5 de la „Esperantisto“ de 1890, ni ripetas tie ĉi per kelkaj vortoj la esencon de la dirita projekto:

Plenumante la postulon de la projekto, ĉiu amiko de nia afero devos nur unu fojon en sia vivo oferi ne malfacilan laboron al nia afero, kaj tiam, se li poste eĉ tute forgesos pri nia afero, li jam povas esti certa, ke li multe faris kaj lia laboro ne perdiĝis senfrukte. Se ĉiu amiko nur la solan fojon energie penos akurate plenumi sian promeson, tiam (supozante ke la plenumado daŭros plenajn 3 monatojn) de unu amiko post 3 monatoj fariĝos 3 amikoj, post 6 monatoj — 7 amikoj, post unu jaro — 31, post 2 jaroj — 512, kaj post 5 jaroj unu sola amiko turniĝos en preskaŭ 2 000 000!! Per tia maniero se nun enskribiĝos nur 50 vastigantoj, ni post 5 jaroj havos 100 000 000 da personoj ellernintaj la lingvon Esperanto!

  1. teksto: grave.
  2. Se mi ne havas alian senduban pruvon, mi sendos al diversaj personoj ian gramatiketon de la lingvo Esperanto kaj petos ilin sciigi min pri la ricevo, kaj ilia responda poŝta karto aŭ letero servos al mi kiel pruvo, ke mi ilin konigis kun la lingvo.