Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ni ne estas tiel optimistaj por kredi, ke tia grandega nombro estos efektive atingita en tia mallonga tempo. La nombro, kiun ni atingos efektive, estos multe pli malgranda; ĉar inter la granda amaso da enskribitaj homoj de diversaj karakteroj troviĝos sendube multaj, kiuj plenumos sian promeson ne en la dezirita formo, ne akurate, aŭ facilanime tute ĝin ne plenumos, — kaj ĉiu aparta malakuratulo enportos grandegan malgrandigon en la atendatan nombron. Tamen se la nombro de niaj amikoj kreskos eĉ ne kun la mirega rapideco, kiun promesas la projekto akurate plenumata, — unu aferon ni povas diri: ke en ĉiu okazo la projekto sen grandaj oferoj de la flanko de ĉiu aparta amiko donos al ni konstantan kaj certigitan kreskadon de la nombro de niaj amikoj. Eĉ en okazo de absoluta malprospero ĝi malutilon alportos al ni nenian, dum se ĉiu el ni akurate ĝin plenumos, ĝi povas doni brilantan rezultaton. Tial ni akceptas la projekton kaj varmege rekomendas ĝin al ĉiuj amikoj de nia afero.

La leganto jam vidis, ke laŭ la konstruo de la projekto la nombro de la vastigantoj en la unua tempo kreskos tre malrapide kaj poste ĉiam pli kaj pli rapidege kreskados en geometria progresio. Dum la nombro estos ankoraŭ tre malgranda, ni publikigados la „vastigantojn“ en nia gazeto; kiam la nombro komencos kreski pli multe, ni publikigados la vastigantojn en apartaj libroj. Por ke ĉiu povu vidi, kiu el la vastigantoj plenumas sian promeson kaj kiu ne, — ni ne sole presados ĉe ĉiu nova vastiganto, kiu kaj kiam lin varbis, sed ni presados[1] ankaŭ ĉiumonate en aparta rubriko la nomojn de tiuj, kiuj ne trovis ankoraŭ novajn vastigantojn, sed alsendas por tio „pruvojn de laborado“.

La ekzistado de la „vastigantoj“ estas, por tiel diri, afero flanka. Ĝi postulas de ĉiu nur unufojan laboron, kaj farinte sian ŝuldon, ĉiu vastiganto eliras el la rondo de laborantoj. Tial la aliĝo al la vastigantoj ne devas iom haltigi nian ceteran laboradon, kiu devas iradi tiel same kiel antaŭe. Tute egale ĉu la vastigantaro ion donos aŭ ne, la veraj amikoj de nia afero, sendube daŭrigados sian laboradon en ĉiuj manieroj, en kiuj ili povas.

Ankoraŭ en la pasinta jaro, tuj post la apero de la artikolo de sinjorino L., kelkaj amikoj alsendis al ni leteron pri sia aliĝo al la ligo de vastigantoj; sed tiam la vastigantaro ankoraŭ ne ekzistis, ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ, kaj tial ni petas la diritajn amikojn sendi al ni nun sian leteron denove, se ili ne ŝanĝis ankoraŭ sian decidon.

La aliĝon al la vastigantaro kaj la energian kaj elokventan serĉadon de novaj vastigantoj ni varmege rekomendas al niaj amikoj. Memoru amikoj, ke per la aliĝo vi per unufoja laboro sen granda

  1. Ĉi tie parolas la redaktanto, do, Zamenhof.