Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ofero alportos semon, kiu povas doni frukton milionoblan! Unu fojon en la vivo trovi 2 vastigantojn estas por ĉiu afero tre facila, kaj tamen, kian miregan gravegan signifon ĝi povas havi, se ĉiu el ni akurate faros tiun ĉi malgrandan faron! Nenie preciza akurateco povas havi tian grandan signifon, kiel tie ĉi! Tial ni turnas nin al ĉiuj amikoj de nia afero, estantaj kaj estontaj: ĉu vi en alia maniero volos laboradi por nia afero aŭ ne, — antaŭ ĉio aliĝu al la vastigantoj, kaj antaŭ ol vi faras ian alian paŝon, uzu vian tutan penon kaj tutan energion por eble plej rapide kaj akurate plenumi vian promeson de vastiganto. Elokvente memorigu al viaj varbatoj, kaj ili de sia flanko memorigu al la siaj, ke ni petas de ĉiu nur unufojan facile fareblan laboron kaj ke, se ĉiu tiun ĉi solan fojon estos energia kaj akurata, ni vidos en la plej mallonga tempo la brilantan efektiviĝon de la plej bela revo de l’homaro!

La eldonanto de tiu ĉi gazeto[1] faras nun la komencon kaj enskribas sub No 1 sian nomon en la nomaron de la „Esperantistoj-vastigantoj“. Kiu volas sekvi nian ekzemplon?

N-ro 44.
paĝ. 34—35.

Artikoletoj

En la rubriko de la gazetoj, kiuj en la lasta tempo parolis pri nia afero, oni vidos, ke du pecoj el nia gazeto (la „Fingra kalendaro“ kaj „La deveno de la virino“) estas represitaj en kelkaj gazetoj, kiuj ne forgesis aldoni, ke ili estas tradukitaj[2] el la lingvo internacia Esperanto. La 2 pecoj estas la unuaj verketoj tradukitaj el nia lingvo en lingvojn naciajn. Tiuj ĉi tradukoj havas por ni tre gravan signifon, ĉar ili ne sole donas la okazon paroli en la gazetoj pri nia afero, sed ili altigas nian aferon kaj literaturon en la okuloj de la publiko. Tiaj tradukoj eĉ de la plej indiferentaj gazetoj estas volonte akceptataj (en ilia propra intereso) kaj alportas pli grandan utilon kaj pli grandan nomon al nia afero ol multaj nelerte skribitaj kaj ne akceptataj artikoloj kun sekaj laŭdoj de nia afero. Tio ĉi povas servi kiel plenigo al nia artikolo en No 3[3] kaj montras ankoraŭ unu fojon, kiel multaj kaj diversaj estas la vojoj, per kiuj ni povas paroli en la gazetoj pri nia afero. Estus tre bone, se eble plej ofte kaj en eble plej multaj gazetoj aperu tiaj tradukoj el nia literaturo. Bedaŭrinde nia juna literaturo estas ankoraŭ tro malriĉa je originalaj verkoj aŭ verketoj; tial ni petas niajn amikojn, ke ili pli ofte sendu al ni interesajn originalajn verketojn, kiuj povus ne sole pliinteresigi la enhavon de nia gazeto mem, sed igi ankaŭ la aliajn gazetojn konatigi siajn legantojn kun nia literaturo kaj sekve ankaŭ kun nia afero. Eĉ verketoj aŭ pecoj ne originalaj povas ofte

  1. pruvo por la Zamenhofeco de la artikolo.
  2. tekto: ĝi estas tradukita.
  3. II. 36.