Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alporti tian saman utilon; ĉar se ili estas interesaj kaj ne konataj al la vasta publiko, diversaj gazetoj ankaŭ pli volonte tradukos ilin el nia gazeto, ol el ilia nekonata originalo.

N-ro 45.
 

Ni turnas ankaŭ la atenton de niaj amikoj sur No. 3 de la gazeto „Der Stereotypeur“ (vidu en la lasta numero de nia gazeto), en kiu de la plumo de sinjoro Chr. Schmidt estas donita artikolo, kiu ekster la klarigo de la esenco de nia afero donis ankaŭ la gramatikon de nia lingvo kaj paragrafon kun ekzercoj (kun la traduko de la vortoj sub tiu ĉi paragrafo) kaj promesis doni ankaŭ pluajn paragrafojn kun ekzercoj. Per tia maniero la legantoj de la „Stereotypeur“ (bedaŭrinde tiu ĉi gazeto eliras nur unu fojon en la monato) iom post iom, nerimarkeble, sen laboro kaj sen aĉetado de libroj konatiĝos kun nia lingvo. Estus tre bone, se niaj amikoj povus igi ankati aliajn gazetojn oferi al ni en sia folio ian anguleton, kie ni povus konstante donadi senpagan sisteman popularan instruadon pri nia lingvo.


N-ro 46.
 

Sed ni ne ĉesos ĝin ripetadi: antaŭ ĉio estas necese, ke ni persone serĉadu ĉiam novajn amikojn aktivajn, kiuj ne sole aprobas, sed ankaŭ ion faras; ĉar por esti sukcesa, nia laborado devas esti dividita inter eble plej multe da manoj. Persono, kiu mem nenion farante ĉiam kontentigas sin nur je tio, ke li diras „tio al mi plaĉas kaj tio al mi ne plaĉas“, — tiu ne povas sin nomi amiko de nia afero.


N-ro 47.
paĝ. 44—45

Pri la nomaro de l’ verkoj

En nia literaturo devas esti severa ordo; tial ni ĉiun novan verkon signas per difinita konstanta numero, kiun ĝi devas ĉiam havi tiun saman en ĉiuj nomaroj de verkoj de nia literaturo. Dank’ al tio, parolante pri ia verko, ni estas liberigitaj nomi ĝian plenan titolon kaj povas ĉiam nomi nur ĝian numeron. Sed ordinare la aŭtoroj, presante novan verkon, donas al ĝi numeron laŭ sia propra bontrovo, kaj de tio elvenas, ke sub unu sama numero en unu nomaro estas presita unu verko, en alia — alia. Por forigi la malordon kaj malkompreniĝojn, kiuj ofte elvenas de tio ĉi, ni petas ĉiujn eldonantojn de verkoj, ke, presante la nomaron de verkoj, ili ĉiam presu ilin nur en tiu ordo, en kiu ili estas presataj sur la lasta paĝo de nia gazeto. Se ili volas enpreni en sian nomaron ian verkon, kiu en la „Esperantisto“ ne ricevis ankoraŭ difinitan konstantan numeron, ili devas presi la nomon de tiu ĉi verko