Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tute sen numero (sur la loko de la numero ili povas doni simplan strekon). Aparte arbitrajn numerojn ricevis la laste elirintaj verkoj, komencante de No. 41; tial, por enkonduki konstantan ordon, ni nun ŝanĝis la numerojn de kelkaj el la lastaj verkoj, kaj sur la lasta paĝo de la nuna numero de nia gazeto ni jam donas la konstantan ordon, en kiu la verkoj devas esti kalkulataj. En ĉiuj eldonotaj nomaroj de verkoj la eldonantoj de nun estas petataj, doni ĉiun verkon aŭ sub ĝia konstanta, difinita numero, aŭ tute sen numero.

N-ro 48.
paĝ. 49—52
ZŜanĝotaĵo (Daŭrigo)[1]

1. Pli malpli- 5—6 monatojn post la apero de la unua lernolibro de nia lingvo ni ricevis de unu sinjoro leteron, en kiu li skribis, ke nia lingvo estas tre bona, bonega, sed nur la vorto „kaj“ forte malplaĉas al li, tiel malplaĉas, ke li sendis al ni promeson, ke li ellernos nian lingvon kun la kondiĉo, ke ni elĵetu la vorton „kaj“! Kaj tiu ĉi sinjoro tute ne estas humoristo, li skribis tute serioze! Ĉu la vorto „kaj“ estas bona aŭ malbona, — tiu ĉi ekzemplo (kiu ne estas la sola en sia maniero) montras, ke kelkaj tute ne komprenas la karakteron de nia afero kaj rigardas ĝin de punkto de vidado pure persona. Anstataŭ analizi, ĉu la proponita sensignifa reformeto estas efektive necesa por la afero mem, la dirita sinjoro diris, ke li persone ne ellernos la lingvon, se la vorto „kaj“ ne estos ŝanĝita! Ŝe ni eĉ supozus, ke la vorto „kaj“ per si mem estas tre facile ŝanĝebla, — ĉu povas iam ekzisti lingvo tutmonda, se ĉiu lernanto volos, ke oni ĉion ŝanĝu en ĝi laŭ lia persona plaĉo? Se ni volas havi lingvon tutmondan, ni devas antaŭ ĉio kutimi meti niajn personajn gustojn sur la lastan planon. Nun ni supozu, ke la reformo de „kaj“ havas efektive gravan celon ne personan, sed komunan, kaj ni rigardu, kion oni povas fari kun tiu ĉi vorto. Je kio propre la vorto „kaj“ estas kulpigata? ĉu ĝi estas malbonsona? tro longa? ne preciza? elvokanta konfuzon kun aliaj vortoj? Ni forte dubas, ĉu iu respondis tiujn ĉi demandojn alie, ol per absoluta „ne“! Kio do? La proponinto diras, ke anstataŭ la „arbitre elpensita kaj“ devus esti prenita la ĉiukonata „et“ aŭ „e“. Ne irante ankoraŭ pli malproksime, ni jam povus respondi, ke tiu ĉi bagatelo povus servi kiel motivo tiam, se ni havus ankoraŭ tute liberan elekton inter „kaj“ kaj „e, et“, sed fari pro tia bagatela motivo rompon en la lingvo tute ne estas inde. Sed se ni iros pli malproksime, ni vidos, ke eĉ tiam, kiam la vorto ne estis ankoraŭ kreita, estus granda demando, ĉu „et, e“ estas pli bona ol „kaj“. La vorto „kaj“ ne sole ne estas maloportuna, sed ĝi ankaŭ tute

  1. komp. II. 42.