Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la malreguligo de la akcento estus ligita kun tro grandaj kaj tro videblaj maloportunaĵoj, vi en nia nuna konstanta akcento ne trovos eĉ la plej malgrandan maloportunaĵon, se vi eĉ serĉos tutan vivon! Kial do, oni povas demandi, propono tiel senfundamenta povis plaĉi al kelkaj el viaj amikoj? La respondo estas tre simpla: la propono tuŝis kordon konatan de ni ĉiuj, sed de ni mem ĝis hodiau ne rimarkitan; kaj se homo ekaŭdas ion konatan, li ofte kontraŭvole, sen konscio kaj sen analizo, ekkrias: „Jes, jes, bone!“

Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj ŝajne parolas por[1] la propono. La konato de sinjoro R. ne volis lerni nian lingvon, ĉar kutiminte je la elparolado de la latina „próximus“, „ánimus“, li ne povis akcepti la vortojn „proksíma“, „anímo“. Sed ne malfacile estas vidi la tutan sensignifecon de tiu ĉi motivo. Ĉu la latina vorto „máximus“ estas motivo kontraŭ la franca vorto „maxime“? Ĉu la simpla fakto, ke ia vorto havas ian difinitan formon en unu lingvo, prezentas ian eĉ plej malgrandan kaŭzon, por ke tiu ĉi vorto en alia lingvo ne havu alian formon? Se hodiaŭ iu postulas, ke anstataŭ „facíla“ ni diru „fácila“, li morgaŭ kun tia sama rajto postulos, ke anstataŭ „fácila“ ni diru „facilis“, ĉar la formo „facila“ al lia orelo estas fremda! Kaj kun tia sama rajto oni postmorgaŭ postulos, ke ni al ĉiuj vortoj en nia lingvo donu tiujn formojn, kiujn oni trovas en la lingvo ekzemple latina, t. e. ke ni tute detruu la lingvon internacian kaj anstataŭigu ĝin per ia alia jam ekzistanta lingvo, ĉar... (nenia alia kaŭzo)... ĉar la formoj de tiu aŭ alia lingvo al sinjoro X aŭ Y estas konataj kaj la formoj de nia lingvo al li ne estas ankoraŭ konataj! Ĉiu lingvo havas siajn leĝojn, kaj se la leĝoj per si mem estas bonaj, estus ridinde deziri ilin ŝanĝi nur tial, ke alia lingvo havas aliajn leĝojn. Ĉu ni povas diri, ke la germana vorto „Geographíe“ estas malbona kaj tranĉas la orelon, ĉar la rusoj elparolas tiun ĉi saman vorton „geográfia“? Al la konato de sinjoro R. la vorto „proksíma“ en la unua momento malplaĉis, ĉar li alvenis al tiu[2] ĉi sama vorto de[3] nia lingvo kun kutimoj latinaj; ĉio dependas de la kutimo, kaj nun, kiam ni kutimis je la leĝoj de nia lingvo, ni povas certigi, ke se iu antaŭ ni elparolas la nomon de nia lingvo „internácia“ anstataŭ „internacía“, ĝi tranĉas nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro.

La kutimo ofte ludas gravan rolon en la vivo; eble ni devas kalkuliĝi kun ĝi? Se ni povus ĝin fari sen ia malutilo — jes, kial do ne kalkuliĝi? Sed se por parton da homoj liberigi de alkutimiĝo je unu tre facila regulo („akcento ĉiam sur la antaŭlasta silabo“) ni bezonus multe pli grandan parton da aliaj homoj devigi lerni kaj memori multajn regulojn (sen ia regulo memori apartan akcenton

  1. teksto: pro.
  2. teksto: tiun ĉi saman vorton.
  3. La vorto „de“ mankas en la teksto.