Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiuj ĉi vortoj la akcento estas alia; kaj tion ĉi la lingvo pola faris tute sen ia mallongigado de vortoj, sen ia forĵetado de silaboj k.t.p., sed ĝi simple senceremonie transportis la akcenton de unu silabo sur alian; sen ia filozofado ĝi metis la akcenton de ĉiu vorto sur la silabon antaŭlastan, tute ne demandante, ĉu tiu silabo estas tia aŭ alia kaj ĉu ĝi havas la forton por porti sur sin la akcenton, kaj tute ne timante, ke oni diros, ke ĝi estas kontraŭnatura. Kaj tion ĉi la lingvo faris ne sole kun la fremdaj, arte enportitaj vortoj (kiel ekzemple „adwókat“, „inzýnier“, „telégraf“, „spirýtus“, „manúskript“, „pápier“, „tytúlu“, „artykúlu“ k.t.p.), sed ankaŭ en ĉiuj senescepte vortoj pure slavaj (ekzemple la rusaj „málenki“, „wójna“, „ókno“, „czlówiek“, „ulíca“ k. c. k. c. k. c. en la tuta lingvo — estas en la lingvo pola „malenki“, „wojna“, „okno“, „czlowiek“, „ulfca“ k. c. k. c. k. c.) — jam ne apartaj disĵetitaj ekzemploj, sed miloj kaj dekoj da miloj — tuta lingvo! (Se en la tuta lingvo vi en kelkaj tre malmultaj vortoj trovas deflankiĝon de tiu ĉi regulo, vi facile rimarkos, ke tiun ĉi deflankiĝon faris ne la popolo, sed la instruituloj, tute sen ia kaŭzo kaj bezono kaj kontraŭ la spirito de la lingvo.)

Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lingvo lernota estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula — neniu dubos; se ni povas ĝin fari, ni devas ĝin fari, se eĉ neniu el la blinde kreitaj lingvoj ĝin farus. Se ni el tio ĉi vidas, ke lingvo natura, kiu ja tute ne bezonis zorgi pri facileco, faris tion saman el simpla kaprico kaj tute ne suferas de tio, — tiom pli ni jam ne povas dubi, ke en lingvo arta, por kiu facileco estas tre grava, oni devis sen ia eĉ minuta ŝanceliĝo akcepti la akcenton konstantan, eĉ se la demando estus levita antaŭ la kreiĝo de la lingvo. Sed se nun, kiam la lingvo estas jam kreita kaj uzata, ni volus fari en ĝi grandan rompadon por... sen ia kaŭzo kaj celo... doni al ĝi maloportunaĵon anstataŭ oportunaĵo — tio ĉi estus jam facilanimeco nepardonebla!

El diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu — la ŝajne plej bonan, kaj ni montris, ke tio, kio en la teorio ŝajnas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. El la diritaĵo ni faras la konkludon: proponante aŭ enkondukante (private) ian ŝanĝon en nia lingvo, neniam gvidu vin per konsideradoj teoriaj, kiel ajn belaj ili ŝajnas, sed ĉiam demandu vin, kian praktikan signifon la ŝanĝo havus. Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel multe parolis, ĉar tiu ĉi kategorio da proponoj apartenas al la plej danĝeraj: en tia afero, kiel la nia, homoj la plej volonte akceptas proponojn, kiuj havas fizionomion instruitan; kaj se oni parolas al la homoj en instruita formo kaj en la nomo de leĝoj sciencaj, tiam el 100 personoj 99 ĝin blinde aprobas kaj nur unu demandas sin: „tre bele, sed kian signifon ĝi havas por nia lingvo?“[1]

  1. komp. 1892, paĝ. 49—51 = II.57.