Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 49.
paĝ. 57
De la redakcio[1]

Forte okupataj je la ellaborado kaj relaborado de la projekto de la Akcia Societo, ni devis malfrui kun la nuna numero de nia gazeto. La numero 9-a eliros kiel eble plej baldaŭ.

La projekton pri la Esperantistoj-vastigantoj la plej granda parto de niaj legantoj trovis nepraktika, kaj tial la projekto nun estas tute forĵetata. Sed en la nuna numero la legantoj trovos alian, multe pli praktikan kaj realan, projekton[2] por fortigi kaj tute sendanĝerigi la estontecon de nia afero, kaj por tiu ĉi projekto ni petas la plej profundan atenton kaj la plej vivan partoprenon de niaj amikoj. La unuan penson al tiu ĉi projekto donis ankorau antaŭ 2 jaroj sinjoro I. Lojko; en la lasta tempo similan projekton levis sinjoro A. Grabowski. Sed la projektoj de la diritaj amikoj estis fonditaj sur alportado de oferoj, kaj tial ni elvenis kun nia projekto ne pli frue, ol kiam prosperis al ni doni al ĝi karakteron realan, t. e. karakteron komercan kun gajnoj proporcie rekompencantaj la riskon kaj la prunton; ĉar la sperto bedaŭrinde montris al ni, ke per oferoj ni ne malproksime venos: la tuta pezo de perdoj materialaj kaj laboroj ĉiam kuŝus sur la ŝultroj de unu aŭ kelkaj personoj, ĝis ĝi ilin tute dispremus, kaj ĉiuj ceteraj sin kontentigus nur per rigardado. Se ian gravan aferon volas fari unu sola homo sen rimedoj, li pereigas sin mem kaj la celon ne atingas, se li eĉ volas oferi por la afero ĉion, kion li povas; sed se tiun saman aferon prenas en siajn manojn societo kun sufiĉa komuna kapitalo, tiam la afero atingas sian celon tre bone kaj la societanoj mem ne sole ne faras oferojn kaj ne perdas, sed la mono, kiun ili prunte donas al la afero, alportas al ili bonan materialan profiton.


N-ro 50.
paĝ. 57—62
ZAkcia Societo Esperantista

En la tago, en kiu mi skribas la nunan artikolon, finiĝas ĝuste 4 jaroj de la momento, kiam la unua broŝuro pri nia lingvo eliris el la muroj de la presejo. De tiu tago pasis 4 jaroj — jaroj malfacilaj, sed ne senfruktaj. La konfuzo kaj nebuleco de la unua tempo pasis, kaj nun ni povas jam per pli klaraj okuloj ĉirkaŭrigardi nian aferon kaj ĝian estontecon. Ĉiu, kiu bone konas nian lingvon kaj ĝian historion, nun ne dubas, ke per si mem ĝi havas tute certan estontecon. Kvankam per vortoj multaj ankoraŭ batalas kontraŭ nia lingvo kaj afero (el timo, ke oni ne nomu ilin fantaziuloj aŭ ke ni ne riproĉu ilin, kial[3] ili ne subtenas nian aferon), sed en la animo la plej granda

  1. Do, de Zamenhof.
  2. = II. 50.
  3. Ĉi tiu uzado de „kial“ (en la senco: „tial — kial“ aŭ „pro tio, ĉar“) poste tute estas forigita (bedaŭrinde!) per la uzado de „ĉar“, kiu havas nun duoblan sencon. Bona ekzemplo por la fakto, ke ne decidas nur la logiko, sed la praktika uzado!