Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

demando „kiel certigi la estontecon de nia afero“ oni povas anstataŭigi per alia pli simpla demando: „kian konstantan ĉiujaran sumon da mono ni devas havi, por ke la estonteco de nia afero estu tute ekster danĝero?“ Nun ni rigardu la miniman[1] sumon, kiu ĉiujare estas al ni necesa por tiu ĉi celo.

Antaŭ ĉio ni devas plene certigi la estontecon kaj la senhaltan regulan eliradon de nia centra gazeto. ĉi estas la unuiganto, la pelanto kaj la regulatoro de nia afero, per unu vorto — ĝi estas la koro de nia afero. Tie ni devas antaŭ ĉio centri nian tutan forton, ni ne devas uzi flanke eĉ la plej malgrandan el niaj fortoj kaj rimedoj materialaj, antaŭ ol ni estas tute certaj, ke la daŭrado de nia centra organo staras tute ekster danĝero. Se unu fojon tiu ĉi koro devos halti, tiam perdiĝos nia afero kaj ĝin ne povos savi la plej grandaj sensisteme disĵetataj oferoj, kiuj povas doni nur minutan lumon. Ni prezentu al ni ekzemple, ke ni en la momento havas riĉajn rimedojn kaj uzas ilin por dissendi en la mondon grandegan nombron da lernolibroj, aŭ en ia alia pasanta maniero, kaj post kelka tempo montriĝas, ke pro ia neantaŭpensita eraro de nia flanko nia afero restas sen fruktoj, aŭ ni devas longe atendi la maturiĝon de la fruktoj, kaj dume ni restas sen rimedoj kaj lacaj kaj devas el manko de fortoj ĉesigi la eliradon de nia organo... kio tiam estos? Ĉio, kion ni faris kaj oferis, estos per unu fojo perdita je eterne! Neniu jam volos pensi iam helpi al relevo de afero falinta, kaj eĉ plej grandaj oferoj jam ne povus relevi en la okuloj de la mondo aferon unu fojon falintan, se vi eĉ mil fojojn ripetados al la mondo, ke la afero siatempe falis nur el manko de materialaj rimedoj. Sed se ni scios, ke la vivo de nia organo estas por eterne, aŭ almenaŭ por tre longa tempo, tute certigita, tiam ni pro la estonteco de nia afero jam povos esti tute trankvilaj eĉ tiam, se ni estos tiel malfortaj, ke ni ekster la organo en la daŭro de kelka tempo povos nenion alian fari por nia afero. Nun estas por ni la plej malfacila tempo: la nun tro videbla falo de Volapük, kiu siatempe arte elvokis grandan bruon, por kelka tempo tute malvarmigis la mondon por la ideo de lingvo internacia (ĉar la mondo ne scias la veran kaŭzon de tiu falo kaj, miksante la Volapŭkon kun la Esperanto, diras, ke „la internacia“ falis, kaj la mondo ne volas nun eĉ aŭdi pri ia lingvo internacia); sed pasos kelka tempo, kaj baldaŭ la animoj trankviliĝos, la konfuzo, farita de la Volapük, estos forgesita, la sankta ideo, elteninte viva kaj sana la malfacilan tempon, denove resonos en la koroj de la homoj (ĉar en la homaj koroj preteriranta vento povas nur por kelka tempo pasante malvarmigi, sed neniam tute estingi la sopiron je la idealo, se nur la idealo mem

  1. Verŝajne ne preseraro por „minimuman“, sed vorto poste ne plu uzata de Zamenhof (komp. malsupre, paĝ. 127: la sumo estas la „minimo“).