Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sin tenas), — kaj nia afero havos antaŭ si larĝan, liberan, brilantan vojon. Sed por travivi tiujn ĉi malfacilajn kelkajn jarojn, estas al ni antaŭ ĉio necesa la regula vivado de nia organo, kiu devas teni nian aferon, pacience stari kaj batali, ĝis la malfacila tempo pasos, kaj tiam — la estonteco estas nia por eterne! Ĉu ni ekster nia organo povos multe fari por nia afero aŭ en la daŭro de kelka tempo povas fari nur tre malmulte, — kun la vivo de nia organo estas ligita la vivo de nia afero. Nia organo estas la trunko de nia afero: tiel longe kiel la trunko vivas, ni devas timi nenian vintron, se ĝi eĉ glaciigos la branĉojn kaj la foliojn, kaj kun la plej bonaj esperoj ni povas atendi la printempon; sed se la trunko ĉesos vivi, — ĉiuj esperoj estas perditaj. Tial ni per ĉiuj fortoj turnas la atenton de niaj amikoj sur nian gazeton. Se ni volas sisteme konduki nian aferon, ni devas antaŭ ĉio tute certigi kaj sendanĝerigi la ekzistadon de nia gazeto. Nenian paŝon plu, antaŭ ol la plej grava estas farita!

Sed ni rigardu, en kiaj kondiĉoj de vivo sin trovas nia organo. La sola presado de nia gazeto kostas ĉirkaŭ 500 rublojn ĉiujare. La enspezo de la abona mono kovras apenaŭ duonon de la elspezoj. Tiel longe kiel la skribanto de tiu ĉi artikolo havis ankoraŭ propran kapitalon, li nenion domaĝis kaj metis en la aferon ĉion, kion li havis. Dank’ al la grandaj elspezoj, kiujn la eldonado de verkoj kaj la propagando englutis, precipe en la unua tempo, kiam nia afero estis ankoraŭ tute kruda kaj ĉiu paŝo kostis grandegajn oferojn, la monujo baldaŭ montris al li sian nudan fundon. Ne esperante trovi ian subtenon de la flanko de niaj amikoj kaj ne volante tamen lasi fali la aferon, la skribanto faradis ĉion, kion li povis, kaj kun gajaj paroloj en la buŝo daŭrigadis sian laboradon, kvankam li jam devis fari por tio ĉi ĉiam novajn ŝuldojn. Lia situacio fariĝis ĉiam pli kaj pli neelportebla: ĉar ne sole li ne povis revi pri la kovro de la faritaj ŝuldoj, sed al tio ĉi aliĝis ankoraŭ la jena cirkonstanco: okupata la tutan tagon je nia afero, en kiu li devas esti ĉio en unu persono, havante tial por io alia nek liberan kapon, nek sufiĉan tempon, li devis tute malŝati sian profesion, de kiu li devus vivi kaj nutri sian familion. Uzante la lastajn fortojn, mi tenis min tiel longe, kiel mi nur povis; sed al ĉiu ebleco estas limo, kaj nun la limo venis. Plu la afero tiel iri ne povas, ĉar venis la tempo de absoluta neebleco.

Oni devas sekve krei rimedojn por la eldonado de la gazeto kaj ankaŭ trovi ian bonan, kompetentan kaj fideblan, sed ankaŭ libertempan kaj finance senzorgan, kondukanton por nia afero, ĉar mia situacio atingis la lastan gradon de neebleco kaj ĉe la nunaj kondiĉoj la kondukado de nia afero estas por mi neebla, malgraŭ mia tuta volo. Sed ĉar ne tiel baldaŭ ankoraŭ troviĝos persono, kiu volus kaj povus min anstataŭi en la diversaj multaj laboroj por nia afero, tial estas necese, ke ĝis la troviĝo de tia persono mi daŭrigu mem la kondukadon de