Sed nun naskiĝas la sekvantaj demandoj:
- Kiel garantii al la akcianoj, ke ilia mono estos bone kaj honeste administrata kaj ne estos perdata? (Ĉar la estontaj membroj loĝas en diversaj urboj kaj landoj, sub malegalaj leĝoj, kaj nia societo ne tiel baldaŭ ankoraŭ povos fariĝi oficiala, tiu ĉi demando estas tre grava.)
- Kian garantion havos nia afero, ke la ĉiujaraj pagoj estos konstantaj, por ĉiam tute certigitaj kaj regulaj? (Tio ĉi estas la plej grava demando, ĉar supre ni jam montris, ke la plej grava celo por ni estas krei fonton konstantan, neniam sekiĝantan.)
- Poste, kiam la afero sufiĉe disvolviĝos kaj ne sole facile trovis amasojn da amikoj en la nomo de la afero mem, sed ankaŭ la materiala profito por la akcianoj estos granda kaj senduba, — tiam akcianoj troviĝos en amaso; sed kiel kolekti la plej rapide la unuan milon da akcianoj en la unua jaro, kiam la afero ne estas ankoraŭ tre profita?
La unuan demandon nia societo solvos en la sekvanta maniero: ekster la firme difinitaj kostoj de la kondukado kaj disvastigado de la afero, la tuta cetera envenanta mono estos ĉiam uzata por eldonado de ĉiam novaj verkoj (aŭ eble ankaŭ gazetoj), kaj ĉiuj ekzempleroj de ĉiuj verkoj kaj gazetoj eldonotaj de la societo estos ĉiufoje tuj senpage dissendataj al la societanoj proporcie je la nombro de la akcioj, kiujn ĉiu el ili havas (la nombro de la presotaj ekzempleroj de ĉiu verko estos ĉiam egala al la nombro de la akcioj, kaj unu akcio ricevados po unu ekzemplero de ĉiu verko). Sekve la kapitalo de nia societo sin ĉiam trovos en la manoj de la akcianoj mem, kiuj povos la verkojn konservi por si (tiam ili gajnos tion, ke la verkoj al ili kostos pli malkare, ol al aliaj personoj), aŭ vendi ilin kun profito laŭ certa venda kosto, kiu estos difinita por ĉiu verko por la personoj starantaj ekster nia societo. Ili povos ankaŭ (kun granda profito, kiel ni malsupre montros) vendi la akciojn mem, ĉar la akcioj ne estos nomaj kaj devos nur al la komenco de ĉiu jaro sciigi la kondukanton de la societo la adreson[1], sub kiu ili sin trovas, por ke tiu sciu, al kiu sendadi la verkojn.
La duan demandon la societo solvos per la sekvanta rimedo. Ĉar nia societo bezonas ĉiujare nur certan supre difinitan sumon da mono, tial por ni estas grave, ke nur certa nombro da akcioj estu konstante kaj regule pagata[2]. Ĉu ĉiuj ceteraj akcioj sin tenos konstante aŭ defluados kaj alfluados — tio ĉi jam ne estas por ni grava, kaj ni povas
ĝin lasi al la bontrovo de la akcianoj mem. Por tute certigi al ni la
- ↑ Ĉi tie tre malofta okazo, ke Zamenhof — kontraŭ sia regulo — uzas la „duoblan akuzativon“!
- ↑ teksto: pagataj.