regulan envenadon de 5000 rubloj ĉiujare, la societo agas en la sekvanta maniero. Ĉiu akcio portos konstantan numeron, kiu montras la ordon, en kiu la akcioj estis aĉetitaj; la akcioj, portantaj numeron de 1 ĝis 1000 estas „akcioj fondintaj“ kaj ne sole tuj en la komenco pagas nur 5 rublojn anstataŭ 10, sed ricevas por eterne la tre gravan privilegion, ke ili, havante tiujn samajn rajtojn, kiel la akcioj ordinaraj, devas ĉiam pagadi nur 5 rublojn ĉiujare anstataŭ 10. Sed tiun ĉi grandan privilegion la diritaj „akcioj fondintaj“ konservas nur tiel longe, kiel ili akurate alportas sian ĉiujaran pagon; se en unu jaro tia privilegia akcio ne pagis ĝis la 1-a de Februaro, ĝi perdas por eterne sian privilegion. Ĉe tia ordo ni povas esti tute certaj, ke almenaŭ 1000 akcioj ĉiam estos pagataj tre akurate (se iliaj posedantoj ne povos aŭ ne volos pagi por ili, ili jam mem penos vendi ilin al aliaj personoj, kiuj jam de sia flanko zorgados pri akurata pagado): ĉar neniu volos perdi la privilegion, kiun li unu fojon ricevis kaj neniam pli jam povos ricevi. La propra intereso estas la plej bona memoriganto kaj garantiulo.
La solvo de la tria demando jam per si mem estas enhavata en la solvo de la demando dua. Dank’ al la supre dirita konstruo de nia societo, la aĉeto de akcioj ĝis No 1000 donas tian grandan profiton kaj tian grandan garantion, kiujn donas nenia alia pure komerca entrepreno. La grandega profito sendube al ĉiu falas en la okulojn, tamen ni ĝin ankoraŭ klarigos iom pli detale. Kiel oni malsupre vidos, ni por la komenco kolektos ankoraŭ ne la monon por la akcioj, sed nur la subskribojn (kaj por garantio ankaŭ 20% de la subskribita sumo), kaj nia societo estos fondita nur tiam, kiam la nombro de la akcioj subskribitaj (sed ankoraŭ ne pagitaj) atingos 1000. Nur tiam ni sciigos, ke la societo estas fondita, kaj ni petos alsendi al ni la monon kaj ricevi la akciojn. Tiel longe kiel la nombro de la akcioj ne atingos 1000, la akcianoj ne bezonas pagi eĉ unu kopekon (ekster la 20%, kiujn ili sendas kiel garantion, kaj kiun ili ricevos returne, se la societo ĝis Marto ne fondiĝos); ili ne komencos la enmetadon de sia mono, antaŭ ol iliaj kunigitaj rimedoj estos sufiĉe fortaj, por doni la garantion de senperda kaj profita irado de la afero. Sekve en tiu sama minuto, kiam vi pagos por via akcio la unuajn 5 rublojn, vi jam scios, ke ne sole la societo estas jam sufiĉe forta por prospere agadi, sed — kio estas la plej grava — ke la nombro de la privilegiaj akcioj (la unua milo) jam de la unua minuto estas fermita kaj sekve jam de la unua minuto ĉiu nova amiko, kiu volas aĉeti akcion, devos pagadi por ĝi ne 5, sed 10 rublojn ĉiujare, kaj tial ĉiu el ili plivolos aĉeti la akcion de vi kaj volonte pagos al vi kvin aŭ dek fojojn pli multe ol vi mem pagis, por ke li nur havu vian numeron kaj gajnu per tia maniero la duonon de sia pago ĉiujare. Tiel jam en la minuto, kiam vi vian akcion aĉetos, ĝia indo saltos alte, altege.