Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
„La Esperantisto” 1891. — N-ro 50

Prezentante por la aĉetanto tian grandegan profiton, la unuatempaj akcioj en tiu sama tempo havas en si absolute nenian riskon. Ĉar neniu ja supozos, ke kun la minuto, kiam nia afero ricevos firman fundamenton, la nombro de ĝiaj amikoj ĉesos grandiĝadi kaj troviĝos pli nenia nova amiko, sekve nenia aĉetanto por la akcioj! Se nia afero ĝis nun ĉiam ricevadis novajn amikojn, kvankam pro nia manko de rimedoj ĝi estis tre malmulte konata en la mondo, — neniu ja dubos, ke nun, kiam ni ricevas rimedojn labori energie, ĝi trovos baldaŭ tre multajn novajn amikojn, kaj en la plej malfeliĉa okazo ĝi ja trovos baldaŭ en la tuta mondo almenaŭ 1000 amikojn por aĉeti la akciojn. Se vi eble timas, ke, riskinte aĉeti grandan nombron da akcioj, vi poste ne povos ilin vendi nur tial, ke vi eble loĝas inter homoj indiferentaj kaj la nove aliĝantaj amikoj estos malproksime de vi kaj vi ne povos proponi al ili viajn akciojn, — tiam ne forgesu ja, ke vi tute ne bezonas persone serĉi aĉetantojn, sed vi povas donadi pri viaj vendotaj akcioj anoncon en la „Esperantisto“, kiun ĉiu nove aliĝonta amiko sendube legos, aŭ uzi aliajn rimedojn. Por tion ĉi faciligi, la „Esperantisto“ anoncojn pri vendataj privilegiaj akcioj presados ĉiam senpage, en aparta rubriko.

Oni vidas sekve, ke la unua milo da akcioj ricevas grandajn privilegiojn kaj ĉiujn eblajn garantiojn. La granda profito kaj certeco, kiun havos la posedantoj de la akcioj privilegiaj, venas de tio, ke ekster la fruktoj, kiujn ilia kapitalo mem kurante al ili alportos, ili ricevas ankoraŭ senpage la pretajn fruktojn de granda kapitalo jam antaŭ ili enmetita en la aferon kaj la certigon de fruktoj de kapitalo, kiu post ili de diversaj personoj estos enmetita en la aferon. Se ni donas al tiuj ĉi akcioj fondantaj tiajn eksterordinare grandajn privilegiojn, ni faras ĝin tial, ke la tempo estas al ni tre kara kaj ni oferas ĉion, kion ni povas, por nur kiel eble plej rapide altiri la necesan kapitalon, kiel eble plej rapide disvendi la unuan milon da akcioj, por ke nia societo povu komenci sian funkciadon.

En vido de la grandega profito, kiun prezentas la akcioj de la unua milo (ne parolante jam pri la morala signifo de tiuj ĉi akcioj, kiuj kreos la firman fundamenton por grava ĉiuhoma afero), ni povas esperi, ke ĉiu rapidos subskribiĝi je kiel eble pli granda nombro da akcioj kaj kiel eble pli rapide, por ke li trafu ankoraŭ antaŭ ol la unua milo estos fermita. Ni petas, ke oni alsendu la subskribojn kiel eble plej baldaŭ, ĉar kiam la unua milo estos subskribita, tiam ni ne povos jam vendi privilegiajn akciojn eĉ al la plej varmaj kaj meritaj amikoj. Por subskribiĝi, estas sufiĉe sendi al la skribanto de tio ĉi la sekvantan leteron:

Mi deziras havi ...[1] privilegiajn akciojn de la ,Akcia Societo Esperantista‘. Kun tiu ĉi letero mi sendas 20% de la kosto de
  1. Skribu la nombron de la deziritaj akcioj.
  2. 9*
    131