Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/134

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
II. A. Gazetartikoloj el

la dirita nombro da akcioj kaj la ceteran 80% mi sendos, kiam vi sciigos min, ke 1000 akcioj estas jam subskribitaj kaj ke la Societo estas fondita. Se ĝis la 1-a de Marto 1892 la Societo ne estos ankoraŭ fondita, tiam mi petas sendi al mi returne la nun sendatan monon aŭ uzi ĝin en la maniero, kian mi tiam skribos al vi.
(Subskribo) .....................
Mia adreso por la jaro 1892 estas: .....................


Pli aŭ malpli frue ni penos, ke nia Societo estu forme sankciita de la registaroj; sed ĉar en la unua tempo tio ĉi estos iom malfacila, postulus tro multe da tempo kaj estus ligita kun tro grandaj maloportunaĵoj, tial en la unua tempo nia Societo ekstere havos karakteron personan, t. e. la tutan oficialan respondecon prenas sur sin la skribanto de tiu ĉi artikolo. La akcioj, kiujn la membroj ricevos, havos pli-malpli la sekvantan formon:


I. Formo de la akcioj privilegiaj:
No .....................
De la posedanto de tiu ĉi karto mi ricevis 5 rublojn, kaj mi prenas sur min la ŝuldon alsendadi al li senpage po unu ekzemplero de ĉiuj verkoj aŭ gazetoj en aŭ pri la lingvo Esperanto, kiujn mi eldonos en la daŭro de la tuta jaro 1892 (tute egale, ĉu ili estas verkitaj de mi aŭ de aliaj personoj). Ekster tio mi ŝuldas sendadi al la posedanto ankaŭ en ĉiuj venontaj jaroj ĉiam por la egala pago de 5 rubloj ĉiujare po unu ekzemplero de ĉiuj eldonotaj de mi verkoj aŭ gazetoj, kiel ajn granda ilia nombro estos, se li nur sendados al mi ĉiujare la 5 rublojn ne pli malfrue ol ĝis la 1-a de Februaro de ĉiu jaro. Se en ia jaro mi ne ricevos de la posedanto la diritan pagon ĝis la 1-a de la Februaro, tiam mia ŝuldo rilate la posedanto finiĝas.
L. Zamenhof.


II. Formo de la akcioj simplaj:
No ....................
De la posedanto de tiu ĉi karto mi ricevis 10 rublojn, kaj mi prenas sur min la ŝuldon elsendadi al li senpage po unu ekzemplero de ĉiuj verkoj aŭ gazetoj en aŭ pri la lingvo Esperanto, kiujn mi eldonos en la datiro de la tuta jaro 18.. (tute egale ĉu ili estos verkitaj de mi ati de aliaj personoj).
L. Zamenhof.


Tiel oni vidas, ke ĝis la tempo, kiam nia Societo ricevos forman sankcion de la registaroj, en la akcioj estos nenio dirita pri la Societo; sed ĉio, kion mi diris en la nuna artikolo, estos ŝuldiga por mi antaŭ la leĝoj; mia nuna artikolo estas oficiala ŝuldiĝo de mia flanko.

132