Se la Societo poste iam trovos, ke mi kondukas la aferon ne bone, ĝi havas la rajton elekti per voĉdonado alian kondukanton (en la aferoj de la Societo ĉiu membro havas tiom da voĉoj, kiom da jare pagitaj akcioj li havas). Sed tiel longe, kiel mi estas kondukanto, mi prenas al mi la rajton kondukadi la aferon laŭ mia propra bontrovo, kaj al la akcianoj mi devas nur donadi ĉiujare (en la „Esperantisto“) kalkulon de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj, kiujn la Societo havis. Mi mem ne havas la ŝuldon sur ĉiu paŝo konsiliĝadi kun la akcianoj; sed se per la iniciativo de iu el la membroj la Societo per plejmulto da voĉoj ion decidos, tiam tiu ĉi decido estas por mi leĝdonanta.
Ĉion, kion mi diris, mi nun resumas en formo de regulareto de la „Akcia Societo Esperantista“[1]:
§ 1. La „Akcia Societo Esperantista“ havas la celon zorgi pri la regula kaj konstanta disvastigado de la lingvo Esperanto kaj grandigado de ĝia literaturo.
§ 2. La tuta havo de la Societo apartenas al la membroj de la Societo proporcie je la nombro de la akcioj, kiujn ĉiu el ili posedas.
§ 3. Kiu volas partopreni en la Societo, aĉetas akciojn de la Societo, el kiuj ĉiu aparta kostas 10 rublojn por jaro kaj donas al la posedanto unu voĉon en la aferoj kaj unu parton en la havo de la Societo.
Rimarko. La pagoj estas renovigataj en Januaro de ĉiu jaro, kaj ĉiun jaron la membroj ricevas por siaj pagoj novajn akciojn (sub ĉiam tiu sama numero, se la pagado ne estis interrompita). La akcioj ne estas nomaj, kaj sekve ilia transirado de unu posedanto al alia ne ŝanĝas ilian indon.
§ 4. Ekster la kostoj de la kondukado kaj disvastigado de la afero de la lingvo Esperanto (la alteco de tiuj ĉi kostoj estas en la komenco de ĉiu jaro difinata[2] per voĉdonado de la akcianoj), la tuta cetera kapitalo de la Societo estas uzata por eldoni en aŭ pri la lingvo Esperanto ĉiam novajn verkojn, kiuj estas presataj ĉiam en tiom ekzempleroj, kiom akcioj ekzistas, kaj senpage dissendataj al la akcianoj proporcie je la nombro de la akcioj, kiujn ĉiu el ili posedas.
Rimarko. La aŭtoroj de la eldonotaj verkoj ricevas nenian pagon por sia laboro, kaj estas la ŝuldo de la kondukanto de la Societo, ĉiam zorgi pri la ekzistado de sufiĉa nombro da bonaj manuskriptoj, aŭ en okazo de manko prepari ilin mem; sed dum la Societo havas la rajton presi de ĉiu verko nur tiom da ekzempleroj, kiom akcioj ekzistas, la
- ↑ En pli orda kaj detala formo ni presos la regularon, kiam la Societo estos fondita; nun ni nur ripetas, ke ĉio, kion ni diris en nia artikolo, estas ŝuldiga por ni, se ĝi eĉ eble en la nuna resumo sin ne trovas, aŭ estas ne klare esprimita.
- ↑ teksto: difinita