aŭtoro de ĉiu eldonata verko havas la rajton postuli, ke la Societo presu de lia verko pli grandan nombron da ekzempleroj kaj tiam li pagas la tutan superfluan monon kaj ricevas kiel sian propraĵon[1] ĉiujn superfluajn ekzemplerojn. Se poste estos utile per pagoj aŭ per konkursaj premioj helpi la naskiĝon de bona literaturo originala, la kondukanto povas tion ĉi fari nur post ricevo de speciala permeso de la flanko de la akcianaro.
§ 5. Ĝis la tempo, kiam la Societo trovos necese elekti alian kondukanton, la kondukado de la aferoj de la Societo sin trovas en la manoj de L. Zamenhof, kiu en ĉiuj aferoj, por kiuj li ne ricevis difinitan ordonon (per voĉdonado) de la Societo, povas sin gvidi je sia propra bontrovo. Sed en la fino de ĉiu jaro li devas doni al la akcianoj detalan kalkulon de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj, kiujn li havis en la jaro.
§ 6. La Societo kompreneble disponas nur super la uzado de la kapitaloj de la Societo mem; ĉio alia, tuŝanta la lingvon Esperanto ekster la Societo, restas, kiel antaŭe, propraĵo de la tuta mondo; oferoj flankaj, farataj por la afero Esperanto, estas uzataj laŭ la dispono de la oferantoj mem.
§ 7. La fondiĝo de la Societo fariĝas en la sekvanta maniero: Ĉiu, kiu volas havi parton en la Societo, sciigas la kondukanton pri la nombro de la akcioj, kiujn li volas aĉeti por la unua jaro, kaj sendas 20% de la kostoj de la subskribitaj de li akcioj. La Societo fondiĝas ne pli frue, ol kiam 1000 akcioj estos subskribitaj; tiam la kondukanto sciigas la subskribintojn, ke la Societo estas fondita, la subskribintoj alsendas la restajn 80% kaj ricevas la akciojn, kaj la Societo komencas sian funkciadon. Se ĝis la 1-a de Marto 1892 la Societo ne estos fondita, tiam la subskribintoj ricevas returne siajn senditajn 20%. — Por ke la Societo fondiĝu kiel eble plej rapide, en la unua tempo estas ellasataj 1000 akcioj „fondantaj“, kiuj, havante tiujn samajn rajtojn, kiel la akcioj ordinaraj, donas tamen al siaj posedantoj (sennomaj) la eternan privilegion pagadi ĉiujare nur 5 rublojn anstataŭ 10 rubloj. Sed se en unu jaro la posedanto de tia privilegia akcio ĝis la 1-a de Februaro ne pagis por ĝi la jaran pagon, la akcio perdas sian privilegion kaj fariĝas por ĉiam akcio ordinara. En la vendado de la privilegiaj akcioj la Societo gvidas sin per neniaj personaj meritoj, sed nur per antaŭeco de la subskriboj; kaj kiam la nombro de la subskribitaj akcioj atingos 1000, tiam la vendado de akcioj privilegiaj estos ĉesigita.
Ni klarigis la tutan konstruon de nia Societo kaj nun ni petas, ke ĉiu, al kiu nia afero estas kara, rapidu subskribi kiel eble pli grandan nombron da akcioj. Ĉar ekster la morala indo niaj akcioj havas ankaŭ gravan indon pure komercan, tial niaj amikoj povas facile varbi akcianojn eĉ inter personoj, kiuj por nia afero mem estas tute indiferentaj. Laŭ
- ↑ teksto: kiel sia propraĵo.
| 134 |