la mezuro de la vendado de la akcioj ni presados en la „Esperantisto“ la nomojn de la akcianoj; sed personoj, kiuj volas partopreni en nia afero nur komerce aŭ pro ia kaŭzo nekonate, povas postuli, ke iliaj akcioj estu publikigataj sub ia signo anstataŭ sub ilia nomo.
Ni turnas la atenton de la personoj, kiuj havas aŭ povas havi kelkan liberan kapitalon, ke, aĉetante kiel eble pli grandan nombron de niaj akcioj, ili helpos meti firman fundamenton al nia kara afero, por eterne certigos ĝian regulan progresadon, kaj tamen ili per tio ĉi sian kapitalon ne oferos, sed nur pruntos sub kondiĉoj tre oportunaj por ili.
Prezentante nun nian projekton al niaj legantoj, ni petas ĉiun el ili, kiel eble plej baldaŭ sendi al ni respondojn je la sekvantaj demandoj:
1. ĉu li aprobas la projekton aŭ ĉu li trovas en ĝi iajn gravajn erarojn;
2. ĉu li povas al ni proponi ian alian, pli bonan projekton, aŭ plibonigojn al nia nuna projekto;
3. ĉu en okazo, se nia projekto restus en ĝia nuna formo, li volos aĉeti akciojn, kaj kian nombron;
4. se li proponas alian projekton, tiam kun kia kapitalo li volus kaj povus eniri en la aferon, se estus akceptita lia projekto.
Se post la ricevo de la respondoj de niaj amikoj montriĝos, ke nia projekto povas pli-malpli esperi esti efektivigita, tiam mi post unu monato komencos akceptadi la subskribojn je la unuatempaj akcioj.
Se post la ricevo de la respondoj de niaj amikoj montriĝos, ke nia projekto ne povas esperi, ricevi sufiĉan nombron da subskriboj, tiam ni presos ankoraŭ kelkajn aliajn projektojn de ni kaj de aliaj amikoj de nia afero, kaj la projekto, kiu ricevos la plej grandan nombron da promesitaj subskriboj, estos akceptita. Tial ni kun la akceptado de la subskriboj kaj de la 20% atendas ankoraŭ, ĝis la afero klariĝos, kaj en la unua monato ni petas la amikojn nur skribi al ni, kiom da akcioj ĉiu el ili volos subskribi. Sed la tempo estas kara, kaj ni esperas, ke tiun ĉi fojon niaj amikoj ne lasos nin longe atendi ilian respondon kaj ne devigos nin kelkajn fojojn ripeti nian peton.
En la tempo de la presado unu amiko faris al nia projekto kelkajn demandojn, kiuj montras, ke ni eble ne tute klare esprimis niajn pensojn. Timante, ke tiun ĉi saman demandon eble volos fari ankaŭ aliaj, ni presas tie ĉi la respondon, kiun ni donis al nia amiko.
Demandoj: 1. se unu persono aĉetos ekzemple 200 akciojn privilegiajn kaj longe ne trovos aĉetantojn por siaj akcioj, li tiam sekve ricevados por si mem po 200 ekzempleroj de ĉiu eldonota verko — kion li faros kun tia granda nombro da verkoj, kiuj ne havos por li indon kaj kiujn li, kiel privata persono, neniam povos vendi? 2. se