Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
II. A. Gazetartikoloj el

ĉiuj presitaj ekzempleroj de ĉiu verko estos dissenditaj al la Societanoj — kion faros la personoj, starantaj ekster la Societo kaj volantaj aĉeti tiun aŭ alian verkon? — Respondo: ĉiuj ekzempleroj estos dissendataj al la akcianoj nur „por ke la tuta kapitalo de la Societo sin ĉiam trovu en la manoj de la Societanoj mem“; sed la societanoj tute ne bezonas sin mem okupadi je la vendado de la libroj (ekster la okazo, se ili mem ĝin volas fari, esperante vendi siajn librojn pli profite); ili povas fari tion saman, kion faras ĉiuj aŭtoroj de verkoj, t. e. doni siajn librojn al libristoj (aŭ al la skribanto de tiu ĉi artikolo), kaj laŭ mezuro de la vendado de la libroj ili ricevos la monon por ili. La plej bone estos, krei ian ĉefan centran vendejon, kiu sin okupados je la vendado de la akcioj kaj ankaŭ de ĉiuj verkoj. La programon de tia „centra vendejo“ ellaboros jam poste la akcianoj mem; ĝis tiu tempo ni volonte prenos sur nin mem la rolon de tia centra vendejo.

Se ĉiu aparta aŭtoro, eldonante sian verkon ekzemple en 1000 ekzempleroj, havas la rajton esperi, ke pli aŭ malpli frue ĉiuj liaj ekzempleroj estos venditaj kaj alportos al li gajnon, kvankam li persone ilin ne disvendas, sekve ankaŭ niaj societanoj havas tian saman rajton tion ĉi esperi, tiom pli, ke per sia komuna societa kapitalo ili havos multe pli grandan eblon elvoki vendadon multe pli energian. Nia Societo estos simpla akcianaro eldonanta; kaj kiel en ĉiu akcianaro tute ne estas necese, ke la akcianoj mem sin okupadu je la vendado de la produktoj de sia firmo, tiel ankaŭ kompreneble en la nia.

Supozante, ke en nia projekto eble povas troviĝi ankaŭ multaj aliaj malklaraĵoj, kiuj detenus niajn amikojn, ni devas fari tie ĉi la sekvantan komunan rimarkon: diversaj detaloj en nia projekto, kiuj eble al tiu aŭ alia amiko ŝajnos eraraj, tute ne devas lin deteni de nia projekto, ĉiujn detalojn la societanoj povos poste (per voĉdonado) ellabori aŭ ŝanĝi laŭ sia propra bontrovo.


N-ro 51.
paĝ. 65—66
zLa plej proksima estonteco


En la No 8 de nia gazeto ni presis projekton de „Akcia Societo Esperantista“. Ni esperu, ke la „projekto“ baldaŭ fariĝos „fakto“; sed la tempo estas ankoraŭ tro mallonga, por ke ni nun povu jam scii la rezultatojn, kiujn nia projekto donis. Jam nun[1], kiel oni povis facile antaŭvidi, la vasta projekto elvokis de la flanko de kelkaj amikoj diversajn demandojn kaj dubojn tuŝante diversajn apartajn punktojn de la projekto. Staras tute ekster dubo, ke la principo de la projekto, t. e. la intenco[2] fondi per komunaj fortoj fonton, kiu donadus almenaŭ

  1. Al kelkaj amikoj ni komunikis la esencon de la projekto ankoraŭ antaŭ ol ĝi estis presita.
  2. teksto: inteco
136