Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/139

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
„La Esperantisto” 1891. — N-ro 50—51

5000 rublojn ĉiujare por la vastigado de nia afero, nenie trovos ian kontraŭparolon. Kontraŭparoloj povas nur veni: 1) kontraŭ la konstruo kaj la programo de la Societo kaj kontraŭ diversaj apartaj detaloj; 2) kontraŭ la efektivigebleco de la Societo. La unua punkto, kiel ajn grava ĝi ŝajnas je l’unua rigardo, en efektivo ne havas grandan signifon. Ne parolante jam pri tio, ke la motivoj, kiuj ĝis nun estis prezentataj kontraŭ tiu aŭ alia detalo de la projekto, estas facile redefendeblaj, ni supozas eĉ, ke poste en la projekto eble estos trovitaj gravaj eraroj, kaj kontraŭ tia okazo ni rimarkas, ke la detaloj estos facile bonigeblaj kaj ŝanĝeblaj per la decidoj de la Societo mem. Nia programo devas nur difini la vojon por la unua tempo; sed de la momento, kiam la Societo fondiĝos, la rajto de decidado en ĝiaj aferoj transiras al la membroj, kiuj per voĉdonado povas ŝanĝi ĉion, kion ili trovas nebona. Grave estas por ni nur fondi kolegaron, kiu prezentus sufiĉan komunan forton, por garantii la estontecon de nia afero; sed uzi sian propran forton en tiu aŭ alia maniero estas jam afero de la kolegaro mem. Kun tiu sama ĝojo, kun kiu ni vidus la efektiviĝon de nia projekto, ni salutus ankaŭ Societon kun ĉiu alia programo, se la rezultatoj de ĝia laborado promesus esti tiaj samaj. Eĉ se unu sola persono volus tute laŭ sia propra programo krei kaj finance certigi ian konstantan fonton por nia afero, ni salutus ĝin kun ĝojo, — tiom pli, kompreneble, neniu povus al akcia Societo malpermesi aranĝi siajn aferojn laŭ sia propra bontrovo.

Multe pli grava jam estas la dua punkto — la efektivigebleco. Ĉu ni havos nun sufiĉe da forto, por krei Societon en tiu mezuro, pri kiu ni parolis en nia projekto? La venontaj monatoj donos respondon je tiu ĉi demando. Estas tute sendube, ke se ni povos atendi kaj elteni, la bezonata forto pli aŭ malpli frue kolektiĝos, ĉar ĉiu nova peco da tempo alportos al nia afero novajn amikojn kaj grandigos niajn fortojn. Ĉar la demando estas pure financa, tial la jesa respondo en nia kreskonta afero dependas nur de la tempo. Se la sufiĉa forto por krei nian Societon ne kolektiĝos en unu monato, ĝi kolektiĝos en du monatoj, en tri monatoj, en jaro, aŭ fine en kelkaj jaroj. Tamen ni ne povas senzorge lasi la respondon tute al la estonteco; ĉar se la efektiviĝo de la Societo tro prokrastiĝos (aŭ el kaŭzoj pure financaj, aŭ el neeblo tiel baldaŭ konsentigi la diversopiniajn partoprenontojn por ia nun[1] difinita programo), tiam nia afero povus dume perei el manko de fortoj kaj el neeblo finance sin teni. Sekve la prudento ordonas al ni: pacience atendi kaj kolekti iom post iom financajn fortojn por la fondota Societo, priparoli kaj peni alkonduki al ia konsento la diversajn opiniojn pri la konstruo kaj programo de la

fondota Societo, sed — la plej grava — dume provizore certigi la

  1. teksto: unu.
137