regulan senhaltan iradon de nia afero ĝis la tempo, kiam la Societo fondiĝos. Ni esperu, ke la Societo fondiĝos jam post kelkaj monatoj, sed ni estu preparitaj ankaŭ por la okazo, se la fondiĝo eble prokrastiĝos tro longe.
Por provizore certigi la regulan iradon de nia afero en la plej proksima estonteco, t. e. ĝis la projektita Societo fondiĝos aŭ ĝis nia afero en ia alia maniero ricevos firman fundamenton sub la piedoj, ni agas en la sekvanta maniero:
Ni ellasos 200 „Kartojn Fondantajn“, kies celon kaj signifon oni povas vidi el la malsupre donita teksto de la kartoj mem. Nun ni nur turnas la atenton de niaj amikoj, ke ĉiu el tiuj 200 kartoj postulas de sia posedanto nur la pruntadon de tre sensignifa sumo de 1 rublo ĉiumonate; la kartoj sekve neniun ŝarĝos kaj dume ili tute certigos la estontecon de nia afero. Ni povus nin kontentigi je nur 150—160 kartoj, tamen ni ellasos la rondan sumon de 200, en la antaŭvido, ke eble parto de la posedantoj estos neakurataj en la pagado. Ni petas ĉiun el niaj amikoj skribi al ni kiel eble plej baldaŭ, ĉu li volas ricevi „kartojn fondantajn“ kaj kian nombron li volas ricevi. Kiam la nombro de la mendoj atingos la altecon de 200 kartoj, tiam ni presos la kartojn, dissendos ilin al la mendintoj kaj petos alsendi al ni pagon por la unua monato.
Ni atentigas ankaŭ, ke la sistemo de la kartoj fondantaj tute ne devas malhelpi al la fondiĝo de la projektita Akcia Societo, por kiu la sistemo de la kartoj estas nur provizora prepariĝo kaj ne io aparta kaj nova. La mendadon de la akcioj la amikoj povas kuraĝe daŭrigi en tiu sama alteco, en kiu ili volis ĝin fari antaŭ la sistemo de la kartoj, kaj ili ne devas timi, ke parto de ilia mono nun estos okupita en ia alia maniero: Ĉar kiam la nombro de la subskribitaj akcioj atingos la necesan altecon, tiam la fondiĝonta Societo antaŭ ĉio devos elaĉeti la kartojn fondantajn kaj la tuta mono de ĉiu denove fariĝos tute libera por la aĉeto de la menditaj akcioj.
La provizora sistemo de la kartoj, tute ne malhelpante al la eble ankoraŭ malproksima fondiĝo de la Societo, donos al ni la eblon regule konduki nian aferon en la plej proksima estonteco kaj donos al ni ankaŭ sufiĉe da tempo por bone pripensi kaj priparoli, ĉu estas konsilinde fondi la projektitan Societon kaj en kia formo oni devas ĝin fondi, aŭ ĉu oni devas resti ĉe la nuna ordo.
Jen estas la formo kaj la enhavo de la „kartoj fondantaj“:
No.
La posedanto de tiu ĉi karto promesis pagadi ĉiumonate al la eldonanto de la gazeto „La Esperantisto“ (komencante de la dato, presita en la fino de tiu ĉi karto) unu rublon kaj akurate daŭrigadi tiun ĉi pagadon ĝis la tempo, kiam la afero Esperanto staras forte sur propraj piedoj, t. e. kiam la nombroj de la pagantaj abonantoj de „La Esperantisto“ atingos la altecon de unu milo. (Rimarko: La
| 138 |