posedantoj de la kartoj fondantaj ricevas „La Esperantiston“ senpage; la kosto de „La Esperantisto“ por ĉiuj aliaj personoj restas 2 rubloj por jaro; se la posedantoj de la kartoj fondantaj deziras, ili havas la rajton postuli [per voĉdonado, kalkulante unu voĉon por ĉiu karto], ke la kosto de „La Esperantisto“ estu nur unu rublo por jaro; sed tiam la pagado por la kartoj fondantaj devas daŭri ĝis „La Esperantisto“ havos 3000 abonantojn.) De la tago, kiam „La Esperantisto“ ricevos la 1000-an abonanton (aŭ ĉe la kosto de 1 rublo ĉiujare — la 3000-an), la pagado por la kartoj fondantaj ĉesiĝos, ĉiu posedanto de tia karto sendos ĝin al la eldonanto de la „Esperantisto“ kaj ricevos anstataŭ ĝi por eterna memoro ateston, ke li estas „unu el la fondintoj de la afero Esperanto“. Samtempe kun la disdono de la atestoj eliros prese „ora libro de afero Esperanto“, en kiu estos priskribita por eterna memoro la tuta historio de la fondiĝo kaj firmiĝo de la afero Esperanto kaj estos presitaj la nomoj de ĉiuj personoj, kiuj per regule pagataj kartoj fondantaj prenis parton en la firmigo de la afero (t.e. la nomoj de la posedantoj de la atestoj) kaj ankaŭ la nombro de la kartoj, kiujn ĉiu aparta partoprenanto prenis en la komenco sur sian riskon kaj respondecon.
La kartoj fondantaj estas sennomaj (sed la adresoj de la posedantoj devas ĉiam esti sciataj al la eldonanto de „La Esperantisto“) kaj povas transiri el unuj manoj al aliaj; la nomajn atestojn ricevos tiuj personoj en kies posedo la kartoj sin trovos en la momento de la ĉesiĝo de la pagoj.
Al tiuj posedantoj de la provizoraj kartoj, kiuj forgesis alsendi sian pagon (en la komenco de ĉiu monato), la redakcio de „La Esperantisto“ sendas memorigon en la fino de la monato kaj en okazo de bezono ankaŭ duan memorigon en la fino de la sekvanta monato. Karto, por kiu ia posedanto ne pagis malgraŭ la dufoja memorigo, perdas sian forton, estas elstrekata el la nombro de la provizoraj kartoj kaj la tuta mono enportita por ĝi estas perdata. Kvitancoj pri Ia ricevitaj pagoj estos ĉiumonate donataj en „La Esperantisto“. Kiu deziras, povas[1] sendi la pagon antaŭe por kelkaj monatoj per unu fojo.
La mono, kiun la posedantoj de la kartoj fondantaj ĉiumonate alsendas, estas nur prunto, kiu kun la tempo devas esti plene repagita (kun 5%) al la pruntintoj en la sekvanta maniero:
En la fino de ĉiu jaro en „La Esperantisto“ estos presataj la nomoj de ĉiuj abonantoj kaj la tuta sumo de la mono, kiun la redakcio ricevis de la abonantoj. La tuta sumo estas uzata por repagi la prunton al la posedantoj de la kartoj fondantaj, en tia maniero, ke la tuta sumo estos dividata je 200 egalaj partoj (laŭ la nombro de la ekzistantaj „kartoj“) kaj la posedanto de ĉiu karto ricevos unu tian parton. Tiu ĉi ĉiujara repagado daŭros tiel longe, ĝis la posedantoj de la kartoj fondantaj ricevos returne la tutan sumon da mono, kiun ili enportis en la tuta tempo, kune kun 5% da gajno de la enportita sumo. Kiam la nombro de la abonantoj de „La Esperantisto“ atingos 1000 (sekve kiam la ĉiumonataj pagoj por la kartoj ĉesiĝos), tiam la enspezoj de la unuaj 1000 abonantoj estos uzataj por kovri la kurantajn elspezojn de „La Esperantisto“ kaj nur la abona pago de ĉiuj ceteraj abonantoj (super 1000!) estos uzata por repagadi al la posedantoj de la kartoj fondantaj.
Transdoni „La Esperantiston“ al ia alia persono aŭ al ia Societo la nuna kondukanto de tiu ĉi gazeto povas nur tiam, se tiu ĉi nova persono aŭ Societo antaŭe repagos (kun 5%) al la posedantoj de ĉiuj kartoj fondantaj la tutan sumon, kiun ili enportis en la daŭro de la tuta tempo.
Respondecon por la akurata plenumado de ĉio, kio estas dirita en tiu ĉi karto, prenas sur sin la aŭtoro de la lingvo Esperanto, L. Zamenhof.
La ........................................... 1891.
Al ĉiuj, al kiuj nia afero estas efektive kara, ni turnas nin kun
la voko kaj peto: faru ĉion, kion vi povas, por ke la 200 kartoj fondantaj
estu kiel eble plej baldaŭ disprenitaj. Ni ne esperas, ke ni povos
tiel baldaŭ trovi 200 apartajn personojn por la kartoj; tial ni estos
tre dankaj al tiuj amikoj, kiuj prenos por si pli grandan nombron da
- ↑ teksto: povis.