kartoj, kiujn ili poste jam de si povos forvendi al siaj konatoj (aŭ al fremdaj nove venontaj amikoj, per la helpo de „La Esperantisto“), se ili ne volas konservi ĉiujn por si mem. Memoru, amikoj, ke ĝis la kartoj fondantaj estos disprenitaj, nia afero pendas en la aero kaj devus vole-nevole kelkan tempon ripozi; sed de la tago, kiam la 200-a karto fondanta estos mendita, nia afero estos certigita por eterne!
Kun la nuna numero mi devas por kelka tempo interrompi mian laboradon en nia afero. Ne el manko de bona volo, ne el laciĝo mi tion ĉi faras; la afero estas al mi tro kara, por ke mi povu iam memvole forlasi ĝin eĉ por unu tago. Sed bedaŭrinde homo dependas de cirkonstancoj; ekzistas cirkonstancoj, kontraŭ kiuj la plej bona volo povas batali nur ĝis certa limo, ĝis venas momento de absoluta neebleco.
Miaj projektoj en la NN-oj 8 kaj 9 de nia gazeto trovis varman aprobon de niaj amikoj; mendoj por „Akcioj“ kaj „Kartoj Fondantaj“ venas kune kun kuraĝigaj amikaj leteroj. Ankoraŭ kelkaj monatoj — kaj eble la nombro estos plena kaj la regula irado de nia afero estos certigita. Sed la cirkonstancoj, longe per forto repelataj kaj retenataj, fariĝis fine tiel premantaj, ke mi pli atendi ne povas; ili min tial devigas demeti de mi por kelka tempo la kondukadon kaj eĉ la simplan laboradon en nia afero, ĝis mia situacio ŝanĝiĝos kaj ĝis mi denove, kun duobligita energio, povos rekomenci la laboron en la afero, kiu estas la tuta celo de mia vivo.
Nia afero havas jam amikojn sufiĉe spertajn kaj sufiĉe laboremajn. Tial mi esperas, ke mia kelktempa foriĝo ne estos sentebla kaj alportos nenian malutilon al nia afero. Mi esperas, ke la amikoj energie daŭrigos la karan aferon, kiun ni kune komencis, kaj kiu pli aŭ malpli frue venkos, sendube venkos, se eĉ tiu aŭ alia aparta batalanto falos en la malfacila batalo. Personoj povas fali, se iliaj piedoj el viando kaj ostoj perdas la forton; sed la ideo neniam falos, kaj kie falis unu batalanto, pli aŭ malpli frue sin trovos dek aliaj, pli fortaj kaj pli lertaj.
Mi faris ĉion, kion mi povis, mi tenis min tiel longe, kiel mi povis, kaj nun mi devas foriĝi kaj peni refortigi miajn piedojn, kiuj rifuzas pli min porti. Pasos kelka tempo, miaj vundoj saniĝos, kaj tiam, amikoj, vi denove min vidos inter vi, en la vico de la plej energiaj batalantoj. Mi esperas, ke mia foresto ne longe daŭros. Dume mi daŭrigas kaj daŭrigos la akceptadon de subskriboj por „Kartoj Fondantaj“ kaj petas la amikojn ne forgesi pri tio ĉi. Kiam la necesa nombro de