la Kartoj estos atingita, tiam, se la amikoj ĝin trovos utila, mi povos mallongigi mian foreston kaj rekomenci mian laboron multe pli frue ol mi esperas.
Pri la plua maniero de laborado la amikoj kaj la kluboj korespondados kaj konsiliĝados inter si. Nur unu peton mi havas al la amikoj: laboru en konsento kaj helpu unu al la alia. Se tio ĉi aŭ alia al vi ne plaĉos, ne kontentigu vin per simpla mallaŭdado (ĉar mallaŭdi aliajn estas tre facile), sed penu vi mem fari pli bone. La malbonaĵon[1] elpuŝu ne per disputoj, sed per plibonaĵo.
Al ĉiuj amikoj de nia afero mi sendas plej koran saluton.
P.S. Mi estos tre danka al la amikoj, se ili daŭrigados skribi al mi pri ĉio tuŝanta nian aferon kaj se ĉiuj nove venontaj amikoj de nia afero sendos al mi sian nomon kaj adreson; sed oni ne ofendiĝu, se mi de mia flanko kredeble devos lasi la plej grandan parton de leteroj sen respondo. Kie ajn mi estos, mi petas ĉiam adresi la leterojn al Dr. L. Zamenhof en Varsovio.
En la lasta minuto ni ricevis unu sciigon, kiun ni kun ĝojo komunikas al niaj legantoj: dank’ al la helpo de unu[3] el niaj amikoj la estonteco de nia afero estas nun tute certigita. Pli detale ni rakontos la aferon en la plej proksima numero de la „Esperantisto“, kiu eliros en la monato Marto. Komencante de Marto 1892 nia gazeto jam elirados nun regule kaj sen interrompo.
1892
De la redakcio
La fino de la pasinta jaro estis tre malfacila por nia gazeto. Niaj malnovaj legantoj scias tion ĉi bone kaj ni ne volas ĝin ripeti. Sed tiom pli agrable estas al ni, ke ni povas nun alporti al niaj amikoj la ĝojan sciigon, ke la danĝero pasis por eterne kaj ke la estonteco de nia gazeto kaj afero estas
nun tute certigita kaj neskueble fortigita. Ĉiuj timoj,