Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/144

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉiuj zorgoj estas nun unu fojon por ĉiam forigitaj, kun tute trankvila spirito ni povas nun rigardi en la estontecon. En la komenco de la pasinta jaro ni esperis bonan jaron por nia afero — nun ni havas fine la garantion de bona estonteco. Nia revo — ricevi por nia gazeto firman konstantan fundamenton, ne dependantan de la cirkonstancoj, — fine plenumiĝis. Kio en la pasinta jaro estis espero, luma en la komenco kaj nuba en la fino, nun estas fakto.

Eĉ en la plej malfacilaj minutoj ni ne dubis je la estonteco de mia afero, ĉar la danĝeroj, kiuj ĝin minacis, havis karakteron nur pure financan. Nun tiu ĉi danĝero estas unu fojon por ĉiam forigita. Unu varma kaj oferema amiko de nia afero prenis sur sin la tutan financan flankon de nia gazeto kaj kovrados el sia poŝo ĉiujn perdojn ligitajn kun la eldonado. Dank’ al tio ni havas nun antaŭ ni tute glatan vojon, ni staras forte kaj ekster ĉia danĝero.

La ordigo de la ofero postulis kelkan tempon, kaj tial (kiel ni antaŭsciigis en la lasta numero de 1891) la nuna numero de nia gazeto ne povis jam eliri en Januaro. Sed nun, liberaj de zorgoj, ni laboros kun duobligita energio, por regajni la kontraŭvole perditan tempon, kaj tre baldaŭ la reguleco de la aperado de la numeroj estos firmigita kaj la numeroj elirados ĉiumonate en severa ordo kaj akurateco kaj estos dissendataj al la abonantoj ĉiam la 15-an de ĉiu monato. La kaŭzoj kiuj en la pasinta jaro malfruigadis la eliradon de la numeroj, nun estas forigitaj, ĉar forta mano povas fari, kion malforta mano povas nur voli.

Pro oportuneco la formato[1] de nia gazeto estas nun ŝanĝita: anstataŭ 8 paĝoj foliaj ĉiu numero konsistados nun el 16 paĝoj en grandeco de ordinara libro. Senkompare pli granda ŝanĝo estas farita rilate la koston de la gazeto: anstataŭ 6 frankoj nia gazeto kostos nun kune kun transsendo nur 2 frankojn (= 1 marko 60 pf. = 80 kopekoj) por tuta jaro! Per tia maniero ĝi estos nun facile abonebla eĉ al la plej malriĉa amiko de nia afero.

Sanĝo estas farita ankaŭ rilate la enhavon de nia gazeto. Jen estas la programo, kiun ni de nun pli-malpli sekvados en ĉiu numero:

I. Nia afero. (Tiu ĉi rubriko enhavos la tutan kurantan parton de nia afero: artikolojn, korespondojn, sciigojn, novaĵojn k.t.p. Ni dezirus, ke tiu ĉi rubriko ĉiam estu kiel eble plej granda kaj interesa; sed tio ĉi dependas ne de ni, sed de niaj amikoj, ĉar en tiu ĉi rubriko

ni ja nenion povas verki kaj elpensi, sed ni povas nur raporti, kion

  1. komp. la noton 1 al la enkondukaj vortoj de ĉi tiu parto, paĝ. 55.