Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ni ricevas de la amikoj. Ni esperas, ke la amikoj zorgos, ke tiu ĉi rubriko alportu en ĉiu numero multajn agrablajn novaĵojn.)

II. Literaturo. (Rakontoj, versoj k.t.p. Por forigi la neagrablajn „daŭrigojn“ tra multaj numeroj, ni nun presados ĉiam rakontetojn nur mallongajn.)

IN. El la mondo. (Diversaj interesaj sciigoj [ne politikaj] el la mondo, artikoletoj populara-sciencaj, konsiloj por la domo k.t.p.)

IV. Bagateloj. (Humoraĵo, enigmoj k.t.p.)

V. Respondoj al la amikoj.

VI. Novaj esperantistoj. (En tiu ĉi rubriko ni presados la nomojn de ĉiuj novaj personoj, kiuj aliĝas al nia afero, t. e. ellernis nian lingvon. Tiu ĉi rubriko havas en niaj okuloj la plej gravan signifon, ĉar al ni kaj al la mondo ĝi montros la plej bone nian progresadon, kaj la konstanta kreskado de tiu ĉi rubriko estas la plej grava celo de nia tuta laborado. Per tiu ĉi rubriko ni ankaŭ plenumos la plej gravan celon de nia gazeto — ligi kaj konatigi inter si la disĵetitajn amikojn de nia afero. Zorgadon pri konstanta kreskado de tiu ĉi rubriko ni plej varmege rekomendas al ĉiuj niaj amikoj. Apud la nomo de ĉiu nova esperantisto ni presados ankaŭ [kiom ni scios] la nomon de la malnova esperantisto, kiu ilin altiris aŭ konigis kun nia afero, kaj per tia maniero la parolata rubriko estos konstanta montrilo de la laboroj de ĉiu el niaj amikoj. Ni komencos [en No 2] la rubrikon per presado de la nomoj de tiuj personoj, kiuj aliĝis al nia afero post la apero de la unua Adresaro [verko No 31]; en tiu ĉi serio ni la nomojn de la altirintoj ankoraŭ ne presos, ĉar ili estas al ni nekonataj.)

VII. Anoncoj. (Tiu ĉi anguleto apartenas jam al la administracio kaj la redakcio por ĝia enhavo ne respondas. En tiu ĉi rubriko la „Nomaro de l' verkoj pri la lingvo Esperanto“ estos presata nur unu fojon en la jaro; la aŭtoroj, kiuj deziras, ke iliaj verkoj estu anoncataj pli ofte, devas sin turni al la administracio de nia gazeto, kiel kun simplaj pagataj anoncoj.)




La amikoj nun konas nian programon kaj ni petas ilin memori pri nia gazeto kaj sendadi al ni de tempo al tempo bonan interesan materialon por tiu aŭ alia rubriko. En la alsendata materialo ili ne bezonas multe zorgi pri la lingvo (ili povas eĉ sendi al ni la materialon en lingvoj naciaj), ili zorgu nur pri interesa enhavo; pri la lingvo ni zorgos jam mem. Ni ne dissendas al ĉiu aparta amiko apartajn cirkulerojn kun peto pri kunlaborado — ni esperas, ke nia unua peto tie ĉi sufiĉos kaj niaj amikoj ne rifuzos al ni sian kunlaboradon. Sed el la alsendata materialo oni kompreneble devas lasi al ni liberan elekton preni aŭ ne preni tion ĉi aŭ alian; oni ne forgesu (kion multaj bedaŭrinde faras tre ofte), ke ni ne povas sekvi la guston