Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/146

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de ĉiu aparta, sed devas sekvi la guston de la plejmulto kaj la bonon de nia afero. Oni helpu kaj konsilu al ni, kaj ni estos tre dankaj; sed kiu, alsendante al ni ian pecon, postulas necese, ke ni ĝin presu, eĉ se ni ĝin ne aprobas, kaj postulas, ke ni pri ĉiu rifuzita artikolo aŭ peco skribadu senfine multajn grandajn leterojn, — tiu alportas al ni ne helpon, sed rekte malhelpon.


Fine ni turnas nin al niaj legantoj ankoraŭ kun unu grava peto. Supre ni diris, ke unu amiko kiu jam sen tio multe faris por nia afero, prenis nun sur sin la tutan financan riskon de nia gazeto; dank’ al li nia afero nun liberiĝis por ĉiam de la zorgoj pro la estonteco; dank’ al li ni nun havas gazeton ne sole regule elirantan, sed ankaŭ eksterordinare malkaran kaj por ĉiu facile aboneblan. Estus ne bone, se ni restus indiferentaj kaj lasus la tutan ŝarĝon sur la ŝultroj de unu persono. Ju pli granda estos la nombro de la abonantoj de nia gazeto, des pli malgranda fariĝos la dirita ŝarĝo. Ni tial estas konvinkitaj, ke ĉiu amiko de nia afero nun ne sole rapidos aboni mem la gazeton, sed alportos al ĝi baldaŭ ankaŭ multajn aliajn abonantojn. Trovante novan amikon aŭ eĉ nur novan aprobanton de nia afero, ni devas antaŭ ĉio igi lin, aboni la gazeton (ofero nur tre malgranda, kiun neniu rifuzos), ĉar nur tiam ni povas diri, ke li estas nia, ke li ne forgesos baldaŭ nian aferon, ĉar la gazeto lin ĉiumonate memorigados. Se vi ne zorgos, ke ĉiu el viaj varbatoj tuj abonu la gazeton (la plej bone per via propra interhelpo), tiam vi povas esti certaj, ke 9/10; el viaj varbatoj estos tro malinteligentaj, por fari tiun ĉi paŝon el propra iniciativo, restos tute deŝiritaj de nia afero kaj baldaŭ forgesos pri ĝi. La proceson de abonado, kiu estas ligita kun sendo de letero k. c., multaj ne amas, prokrastas kaj forgesas; sed simple doni 2 frankojn por la bona afero neniu rifuzos, se vi proponos al li, ke la proceson de la abonado vi prenas sur vin.

Kiu alsendas la pagon por 10 ekzempleroj de la gazetoj povas ricevi la 11-an senpage. Provajn numerojn oni povas ricevi senpage ĉe la administracio de „La Esperantisto“.


N-ro 55.
paĝ. 46

Nia afero. Cirkaŭrigardo Por niaj novaj legantoj ni donas tie ĉi mallongan historion kaj esencan ĉirkaŭrigardon de la nuna stato de nia afero. La celo de nia lingvo estas: detrui iom post iom la murojn, kiuj staras inter la diversaj popoloj kaj subtenas ilian reciprokan nekomprenadon, fremdecon kaj malamikecon, ebligi liberan

interkomunikiĝon[1] inter personoj de diversaj nacioj kaj per neŭtrale

  1. teksto: „interkomuniĝo“; ĉar ĉi tiu vorto troviĝas ankaŭ en II. 67 kaj III.1, mi ne estas certa, ĉu ĝi estas nura preseraro (komp. paĝ. 161).