Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉiuhoma lingvo-tradukilo fari la sciencon kaj literaturon de ĉiu nacio uzebla por la tuta homaro. „Esperanto“ tute ne havas la intencon malfortigi la lingvojn naturajn de ĉiu aparta nacio: kontraŭe, ĝi ilin nur fortigos kaj perfektigos, ĉar kiam ĉiu homo bezonas por la internaciaj komunikiĝoj lerni nur unu lingvon anstataŭ multaj, tiam li havos pli da tempo por labori super sia patra lingvo. Esperanto devas servi nur por komunikiĝoj internaciaj kaj por tiuj produktoj de la homa spirito, kiuj havas egalan signifon por la tuta homaro.[1]

La lingvo internacia Esperanto aperis publike en la fino de la jaro 1887. Malgraŭ la tro mallonga tempo kaj malgraŭ la diversaj malfacilaĵoj, kun kiuj ĝi devis batali (tiom pli ke ĝi aperis en tempo kaj cirkonstancoj tre malfavoraj), la lingvo Esperanto dank’ al sia celo kaj konstruo akiris jam grandan amason da amikoj inter diversaj popoloj. La plej grandan nombron da amikoj nia afero nun havas en Rusujo; la duan lokon okupas Germanujo, la trian — Svedujo; poste iras ĉiuj aliaj landoj kun pli aŭ malpli granda nombro da esperantistoj. Jam ekzistas preskaŭ nenia lando, en kiu nia afero ne havus amikojn, kvankam la nombro de la aktivaj amikoj estas ankoraŭ ne sufiĉe granda kaj multaj estas ankoraŭ tiel malkuraĝaj, ke ili sin ankoraŭ kaŝas kun nia afero, kiel kun ia krimo. La pli aŭ malpli granda disvastiĝo de nia afero en tiu aŭ alia lando ne dependas de la karaktero de la nacio, sed simple de tio, kie la esperantistoj pli energie laboris kaj kie oni nian aferon pli konas. Estas tute ekster dubo, ke kiam aliĝos al nia afero kelkaj „fortuloj de la mondo“ kaj ni ricevos la eblon vaste konigi la mondon kun nia afero, nia lingvo rapide tra- kuros la tutan mondon. Nia celo estas unu el la plej grandaj kaj gravaj, kiujn la homaro iam havis.

La literaturo de nia lingvo kreskas rapide (se ni memoros la ĝisnunan malgrandecon de niaj rimedoj). Post 4 jaroj nia literaturo kalkulas jam pli ol 50 diversajn verkojn! Ekster tio ni havas unu nekonstantan gazeton en Sofia[2] kaj unu konstantan en Nurnbergo; de tiu ĉi lasta, kiu nun komencas la trian jaron,

eliris nun jam la 25-a numero. Ekzistas nun 33 lernolibroj

  1. Ĉi tiu paragrafo (escepte la unuan frazon) laŭvorte estas represita en la artikolo „Prospekto“ en n-ro 1, 1893, paĝ. 1-4 = II. 67. Ĉar mi ne kredas, ke Zamenhof (tute ne citante fonton) laŭvorte reskribis frazojn de alia verkanto, kaj ĉar la artikolo „Prospekto“ estas verkita de li, mi kun plena rajto supozas, ke li ankaŭ skribis ĉi tiun „Ĉirkaŭrigardon“.
  2. Ĉi tie mi denove petas la bulgarajn esperantistojn, ke ili klopodu konstati, kie ankoraŭ troviĝas ekzempleroj de tiu gazeto. Eble ĝi ankaŭ enhavas Zamenhofaĵojn.