Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/148

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj vortaroj de nia lingvo en diversaj lingvoj naciaj. Ni posedas en nia lingvo tradukojn de diversaj verkoj de Ezopo, Lukianos, Göthe, Heine, Byron, Dickens, Longfellow, Lesage, Lamennais, Andersen, Goldoni, Puŝkin, Lermontov, Krilov, K. R., Nadson, Mickiewicz, Sienkiewicz, Prus. En la lasta jaro „La Esperantisto“ alportis ekster multaj gazetaj artikoloj ankaŭ diversajn originalajn verketojn de Meier, Grohn, Fez, Goldberg kaj aliaj. El la publikaj paroloj, kiujn niaj amikoj havis en diversaj lokoj, kelkaj eliris prese en formo de broŝuroj. (La plej multajn publikajn parolojn pri nia afero havis sinjoro Chr. Schmidt.)

Pri la nombro de la personoj, kiuj ĝis nun ellernis la lingvon Esperanto, ni nenion povas diri, ĉar la plej granda parto donas nenian sciigon pri si, kaj nur okaze, per ia letero aŭ per alia maniero, ni sciiĝas pri ili, kvankam multaj el ili, kiel ni konvinkiĝis, bone ellernis nian lingvon jam antaŭ 2 ĝis 3 jaroj. Laŭ diversaj faktoj ni supozas, ke la nombro de la ellernintoj de nia lingvo nun estas ĉirkaŭ 15—20 000. Sed dank’ al tio, ke la plej granda parto de la ĝisnunaj lernolibroj ne enhavis sciigon pri la ekzistado de nia gazeto, kaj dank’ al diversaj aliaj cirkonstancoj la plej granda parto de la ellernintoj estas tute deŝirita de nia afero: ni me scias iliajn nomojn kaj adresojn kaj ili scias nenion pri nia laborado. Sed nun ni esperas, ke dank’ al la nemultekosta centra organo ĉiuj amikoj de nia lingvo iom post iom kolektiĝos ĉirkaŭ nia organo. Ĉiujn nesciatajn esperantistojn, al kiuj tiu ĉi numero eble enfalos en la manon, ni petas sendi al ni sian nomon kaj adreson; ĉiujn eldonantajn de lernolibroj kaj aliaj verkoj pri nia lingvo, ĉiujn parolantajn kaj laborantajn por nia afero ni petas montri al siaj varbatoj, kien kaj kiel ili devas sin turni, por ne resti por ĉiam deŝiritaj de nia afero (antaŭ ĉio alsendi al la centra loko sian nomon kaj adreson!).

Kluboj de la lingvo Esperanto ekzistas neoficiale en diversaj urboj en Rusujo kaj oficiale en la urboj Nürnberg (Bavarujo), München (Bavarujo), Schalke (Westfalujo), Freiburg (Badenujo), Upsala (Svedujo), Sofia (Bulgarujo) kaj Malago (Hispanujo). La laborema klubo esperantista „Espero“ en S. Peterburgo prezentis sian regularon al la ministro de l’ internaĵo kaj esperas baldaŭ ricevi oficialan permeson de la rusa registaro por pli vasta laborado. La kluboj kaj ankaŭ multaj privataj esperantistoj de diversaj landoj subtenas inter si vivan korespondadon. Kiu volas partopreni en tiu ĉi internacia korespondado, devas sendi al la redakcio de „La Esperantisto“ sian nomon kaj adreson kun la peto publikigi ĝin en la rubriko de la personoj, kiuj deziras korespondadi en Esperanto.