Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nia afero iras ĉiam antaŭen, malgraŭ ke ni havas ankoraŭ nur tre malgrandajn rimedojn kaj malgraŭ la praktika kutimo de la plejmulto da homoj blinde boji kaj moki ĉiun novan ideon anstataŭ ĝin ekkoni kaj subteni. Niaj esperoj estas bonaj, niaj fortoj ne laciĝos kaj ni ne ĉesos energie laboradi por nia kara afero, ĝis la bela revo pri neŭtrala ĉiuhoma lingvo efektiviĝos en ĝia tuta pleneco. Ni laboros kaj esperos.


N-ro 56.
paĝ. 16

Respondoj al la amikoj Al s-ro W.T. — La artikolo „Esperanto kaj Volapük“[1] ne estos finita, ĉar nun la tempo multe ŝanĝiĝis kaj la batalo kontraŭ Volapük jam ne estas bezona; nun estas pli utile ne fari plu komparojn. La artikolo „Ŝanĝotaĵo“ estos daŭrigata en la kuranta jaro.


N-ro 57.
paĝ. 49-51

zSanĝotaĵo?[2]


En la pasinta jaro en la artikolo „Ŝanĝotaĵo“ mi analizis la ĉefajn ŝanĝojn, proponitajn por nia lingvo, kaj mi esprimis la konvinkon, ke la plej granda parto de ili ne alportus utilon al nia lingvo eĉ tiam, se ili ne estus ligitaj kun danĝera rompado en nia sistemo, kaj tiom pli ili ne estas akceptindaj kun malfacila ofero de rompado. Mi ne analizis ĉiun proponon aparte, ĉar tio ĉi estus afero sen fino, mi povas nur certigi la legantojn, ke ĉiun el la faritaj proponoj mi bone pripensis kaj trovis, ke preskaŭ ĉiu el ili apartenas al tiu aŭ alia kategorio, pri kiu mi parolis en la pasintjara artikolo. Mi ne diras tion el patra amo al mia kreitaĵo; neniu kredeble tiel forte dezirus plenan perfektecon de nia lingvo, kiel mi mem, ĝia iniciatoro. Sed ideala perfektaĵo ne ekzistas en la mondo. Ĉiu proponanto pensas, ke lia propono estas ne sole bona, sed eĉ necesa por nia lingvo, eĉ „demando de vivo“ por ĝi! sed kiam mi montras al unu amiko la proponon de alia, mi pleje ricevas la respondon: „Ne, ne! tiun ŝanĝon neniam permesu, ĉar vi malbonigos la lingvon!“ Kiel do liberiĝi de la eterna frazo: „mian ŝanĝon vi devas necese akcepti, kaj vi estos nepardoninda obstinulo, se vi ĝin ne faros; sed lian ŝanĝon neniel akceptu, kaj vi estos nepardoninde facilanima, se vi ĝin akceptos!“? Ĉu eble kolekti voĉojn pri ĉiu propono? sed tiam ni havus eternan vanan kaj enuan paroladon sen fino kaj sen celo, neniu restus kontenta, ĉiuj baldaŭ defalus, ĉiuj ĝis nun akiritaj fruktoj estus perditaj kaj la lingvo mem

sub la rompado de la tro multaj kaj ne sufiĉe kaj ne egale preparitaj

  1. Ĉi tiun artikolon pri „Esperanto kaj Volapük“ la leganto trovos en la III-a parto („Traktaĵoj“) de ĉi tiu libro; komp. III. 1.
  2. komp. 1891, paĝ. 25—26 kaj paĝ. 49-52 = II. 42 kaj 48.