Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La vere sciencaj historiistoj de nia movado kaj la komentistoj de la Zamenhofaj tekstoj ankoraŭ venos. Ankaŭ mi atendas ilin, kaj mi persone estos tute kontentigita, esti farinta por ili malgrandan antaŭlaboron.

Mia kolekto ebligos kontrolon de la privataj bibliotekoj kaj de la malnovaj gazetoj (precipe en Bulgarujo, kie mi vane klopodis havigi al mi la unuan bulgaran esperantistan gazeton, en Sovjetio kaj en Polujo), ĉu ili enhavas artikolojn de mi nekonatajn kaj ne atingitajn.

Dirinte tion, mi jam respondis alian kritikan demandon, nome la demandon: Kial vi ne donis al via valora materialo pli grandan komentaron? Certe estus tre alloge, detale komenti la Zamenhofajn tekstojn donitajn de mi, kvankam oni scias, ke mankas ankoraŭ multaj leteroj. Sed tiam ĉi tiu libro fariĝus ankoraŭ pli dika, tro multekosta, ne taŭga por la celo, kiun mi celis unualinie.

PRI KELKAJ EKSTERAĴOJ EN LA TEKSTOJ KAJ PRI LA ĜENERALA ARANĜO DE LA LIBRO

I. EKSTERAĴOJ

1. Grandaj komencliteroj. Rilate la skribmanieron de la derivaĵoj de la vorto „Esperanto“ ĉiam regis kaj ankoraŭ regas granda diverseco de l’ kutimoj[1] kaj ankoraŭ ne ekzistas de ĉiuj konsentita regulo aŭ oficiala decido. Ĉu oni skribu ilin kun grandaj komencliteroj aŭ ne? Estas konstateblaj tri direktoj:

a) oni skribas la derivaĵojn ĉiujn kun granda komenclitero;

b) oni skribas ilin ĉiujn kun malgranda komenclitero (kelkaj eĉ la vorton „Esperanto“ mem, kion mi opinias neĝusta, ĉar ĝi estas propra nomo — sed ankaŭ pri ĉi tiu punkto oni povas havi kontraŭajn opiniojn!);

c) oni skribas kun granda komenclitero la adjektivon „Esperanta“ kaj la adverbon „Esperante“, por diferencigi ilin de la participo „esperanta“ kaj de la participa adverbo (aŭ adverba participo) „esperante“, derivataj de la verbo „esperi“. Ĉiujn aliajn derivaĵojn, precipe la rekte derivatajn de „esperantist“ (do: esperantista, esperantistaro ktp., ankaŭ esperantano, esperantismo ktp.) oni skribas kun malgranda komenclitero. Dum kelka tempo tio ŝajne estis la principo de Zamenhof mem.

  1. Komp. pri ĉi tiu afero E. Wüster, „Zamenhof-Radikaro“ (citita jam supre) paĝ. 34 (Par. I, … VIII).