voĉdonantoj fariĝus ridinda miksaĵo. Tial mi denove kore petas ĉiujn amikojn, ke ili en la unua tempo fidu je mi (mi ja laboris en nia lingvo kaj elprovis ĝin eble pli ol ĉiuj aliaj amikoj kune prenitaj). Sen tia severa konsenta fido en la unua tempo nia afero baldaŭ disfalus. Ĉiu diras, ke lia „malgranda paŝeto“ ne povas multe malhelpi; sed se ĉiu komencos fari apartajn paŝetojn, tiam al kio ni venos? (Mi parolas nur pri tiaj paŝoj, kiuj enportas rompon; sed ennovaĵoj, kiuj ne estas kontraŭ la gramatiko kaj la fundamenta vortareto, estas permesataj en nia lingvo, kiel en ĉiu alia lingvo.) Poste, kiam nia afero jam estos forte vastigita, kiam ni jam ne bezonos timi ĝian disfalon, kiam ĝi jam ĉesos esti juna delikata ĝermo, timanta ĉiun tuŝeton de nespertaj manoj, — tiam kompetenta Akademio faros ĉiujn necesajn ŝanĝojn en pli granda mezuro. Ĝis tiu tempo estos ankoraŭ malproksime; ĝis tiu tempo — paciencon, paciencon, paciencon, amikoj!
Kredu al mi, ke tiam la plej granda parto de la nunaj proponoj montriĝos tute senutilaj. Tion ĉi diras al vi homo, kiu ne sole bone konas la spiriton de nia lingvo kaj faris kun ĝi multajn provojn, sed ankaŭ aŭdis grandegan amason da opinioj, esploris atente grandegan amason da proponoj. (Ankaŭ nun mi ĉiam kun danko akceptas ĉian konsilon, se ĝi estas konsilo, sed ne postulo.) Se al vi ŝajnas, ke, ne akceptante tion aŭ alian, mi eraras, kaj se iu el viaj konatoj montras al vi tiun aŭ alian ŝajnan aŭ veran eraron en la lingvo Esperanto kaj vi ne scias, kion respondi al li, tiam respondu al li la jenon: „La fundamento de la lingvo Esperanto estas bona, kaj la detaloj povas en ĉia tempo facile esti bonigitaj, kaj sekve la detaloj neniun devas deteni aliĝi al nia afero; sed nun ne venis ankoraŭ la tempo por disputi; nun ni devas en severa harmonio akcepti la lingvon tiel, kiel ĝi estas, kaj ne dekliniĝi de la komuna vojo, se ni volas ke nia afero venu iam al la celo kaj ne estu disŝirita en pecojn en la mezo de la vojo.“
En la pasintjara artikolo mi diris, ke la plej grandan parton de la ricevitaj proponoj ni ne sole ne povas akcepti en la „Esperantisto“, sed ni ne konsilas ilin provi eĉ en verkoj aŭ leteroj privataj, ĉar ili prezentas nur neelprovitajn personajn opiniojn. Sed ekzistas ankaŭ aliaj proponoj, kiuj post matura pripenso montriĝas efektive pravaj, aŭ kiuj esprimas la opinion jam ne de apartaj personoj, sed de la plejmulto de niaj amikoj. Nur pri tiaj proponoj ni parolos en nia gazeto kaj aprobos ilin por prova uzo en privataj verkoj aŭ leteroj (kvankam en la „Esperantiston“ kaj en la lernolibrojn ili povos esti enprenitaj nur tiam, kiam montriĝos sendispute, ke la plejmulto ilin akceptis kaj uzas). Al tiu ĉi kategorio de proponoj apartenas:
1) la forigo de la oftaj „oj“, „ojn“, „aj“, „ajn“;
2) la forigo de la „iaŭ“, „aŭi“ k.c.;
3) la forigo de la artikolo („la“).