Pri kelkaj aliaj proponoj de tiu ĉi kategorio ni parolos, kiam ni havos okazon. Por eviti malkompreniĝojn, ni ripetas, ke uzi tiujn ĉi ŝanĝojn en la „Esperantisto“ ni komencos nur tiam, kiam ilia sendisputa akceptiteco de la flanko de la plej multaj amikoj jam estos tute ekster dubo.
La konsiloj, kiujn ni ricevis en diversa tempo de diversaj amikoj, montris al ni, ke eĉ tiujn 3 ĉefajn ŝanĝojn ni povas enkonduki en tia maniero, ke ni nenion rompu kaj ne eliru el la kadroj de la gramatiko kaj fundamenta vortareto. Kune kun tiuj amikoj ni proponas:
1) La finiĝon de akuzativo kaj de multenombro („n“, „j“, „jn“) akceptas nur la substantivoj; adjektivoj kaj pronomoj akceptas ĝin nur tiam, kiam ili staras sen substantivo. Ekzemple: „mi rakontos al vi nova tre interesa historion“; „mi venis kun ĉiu mia bona infanoj“; „donu al mi tiu via bela librojn“; „mi amas la honesta homojn“; „mi amas la honestajn“. Per tia maniero la lingvo multe gajnos je bonsoneco kaj en tiu sama tempo ni nenion rompos; kaj se iu, ne scianta pri la ennovaĵoj, ricevos leteron kun nova stilo, li renkontos nenion novan kaj ĉion tre bone komprenos.
2) Anstataŭ la finiĝo „aŭ“ en diversaj vortoj oni povas uzi apostrofon. Ekzemple: „adi“ (legu „adí“) anstataŭ „adiaŭ“; „adi'a“ anstataŭ „adiaŭa“. Ankaŭ tio ĉi levos la bonsonecon, ne enkondukante ian konfuzon (ĉar „aŭ“ ne apartenas al la radiko, sed estas nur kondiĉa finiĝo, tiel same facile forlasebla, kiel „o“ en la substantivo).
3) La artikolon „la“ oni povas ne uzi. Tio ĉi ankaŭ konfuzos neniun (en okazoj de bezono oni povas helpi al si per la vorto „tiu“ aŭ alia); dume por ĉiuj popoloj slavaj, kiuj ne scias la uzon de artikolo, ĝi estos granda faciligo.
Ni petas ĉiujn legantojn skribi al ni sian opinion pri la diritaj 3 ŝanĝoj. Se ni vidos, ke la proponoj trovas sendisputan komunan aprobon kaj estas uzataj en la leteroj de la plejmulto de niaj amikoj, tiam ni akceptos ilin ankaŭ en la „Esperantisto“. Por ĉia okazo ni memorigas, ke tiuj ĉi novaj formoj, eĉ se ili estos akceptitaj, estos nur permesataj, sed ne devigaj, kaj la uzado de la malnovaj formoj tute ne estos nomata nereguleco. La malnovaj formoj ĉiam restos bonaj, kaj ili estos forigitaj el la lingvo nur tiam, kiam post longa tempo montriĝos, ke neniu pli ilin jam uzas. Ankaŭ ĉiujn aliajn ŝanĝojn, kiuj eble poste montriĝos utilaj, ni enkondukos ĉiam tiel „same tre singarde kaj tre malrapide, demandinte antaŭe la opinion de niaj amikoj kaj neniam arbitre forĵetante la formojn malnovajn tiel
longe, ĝis ili mem mortos de neuzado. Ne rapide, sed certe kaj sendanĝere![1]
- ↑ komp. 1892, paĝ. 65-66 = 11. 59.