Al s-ro A. G. en Iv.-V. — Viaj lastaj versaĵoj estas konstruitaj laŭ la nombro de la silaboj; sed mi pensas, ke en nia lingvo estus pli bone, se ni ĉiam nin tenus je la akcento de la silaboj; ĉar dum la dua formo estas agrabla por la oreloj de ĉiuj popoloj, la unua formo estas uzata nur de kelkaj popoloj kaj al ĉiuj aliaj ĝi ŝajnos stranga kaj ne harmonia.
Al la ŝanĝoj, kiuj estis proponitaj de multaj amikoj kaj laŭ nia opinio estas prove akceptindaj sur kondiĉoj esprimitaj en nia artikolo en la No 4 (t.e. por prova privata uzado ĝis la tempo montros ilian indon aŭ neindon), ni devas ankoraŭ aldoni la ŝanĝon de la tabelo da interrilataj pronomoj kaj adverboj („kiu“, „tiu“, „kiam“ k.c.). Estante vortoj tre gravaj kaj uzataj sur ĉiu paŝo pli ol ĉiuj aliaj vortoj, ili ofte malhelpas per sia longeco kaj multe gajnus, se ili estus kiel eble plej mallongaj. El la diversaj formoj, kiujn oni proponis al ni, ni elektas la sekvantan, kiu sola donas al ni la eblon prepari iom post iom formojn novajn, ne rompante la malnovajn, t. e. perfektigi la lingvon sen arbitraj ŝanĝoj kaj en la spirito de perfektiĝoj en ĉiu alia lingvo. Ni proponas elĵeti en la dirita tabelo da vortoj la literon „i“ kaj (por ke ne naskiĝu io tute nova) anstataŭigi ĝin per apostrofo. La apostrofoj en la unua tempo eble prezentos ion neoportunan, sed ili prezentos sendanĝeran ponton de transiro, kaj ni ne devas bruligi post ni tiun ĉi ponton, antaŭ ol venis la ĝusta tempo. Kiam la apostrofitaj formoj tute forte enradikiĝos kaj tute elpuŝos la formojn malnovajn, tiam la apostrofoj forfalos, kaj ni tiam havos novajn formojn naskitajn per vojo tute natura kaj absolute sendanĝera. Ni sekve proponas la sekvantajn provajn (dume nur permesatajn sed ne devigajn) formojn: „ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu; k’a, k’al, k’am, k’e, k’el, k’es, k’o, k’om, k’u; t’a, t’al, t’am, t’e, t’el, t’es, t’o, t’om, t’u; ĉ’a, ĉ’al, ĉ’am, ĉ’e, ĉ’el, ĉ’es, ĉ’o, ĉ’om, ĉ’u; nen’a, nen’al, nen’am, nen’e, nen’el, nen’es, nen’o, nen’om, nen’u“. La vortoj „k’e, ĉ’e, ĉ’u“ fariĝas tiel tute similaj je la vortoj „ke, ĉe, ĉu“, kiuj havas jam alian signifon; tamen tio ĉi ne malhelpas: en la skribado vi ilin facile diferencigos per ilia apostrofo, en la elparolado — per ilia uzo kaj pliforta akcento. Se iam ili estos tiel sendube akceptitaj, ke ili perdos la apostrofon, ili povos tiam por diferenco havi sur si skribitan akcenton: „ke“ (mallonge) kaj „ke“ (longe). Cetere, se tio ĉi ŝajnos
neoportuna, tiam sendube fariĝos la sekvanta fakto: ĉiuj vortoj de la
- ↑ komp. II. 42. 48. 57 kaj ankaŭ 62.