Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tabelo kun la tempo akceptos la formon novan kaj la vortoj „kie, ĉie, ĉiu“ restos kun la formo malnova. Al tio ĉi ni memorigas, ke ni ĉiam parolas pri la perfektiĝado de nia lingvo en la nunaj cirkonstancoj; sed kiam la celo de la lingvo (komuna akceptiteco) estos jam atingita, tiam estonta aŭtoritata Akademio povos forlasi nian vojon kaj fari aliajn ŝanĝojn eĉ tute arbitrajn kaj rompantajn.

La formoj kun „ĉi“, „tiu ĉi, tie ĉi“ k.c. estas maloportunaj per tio, ke ili ne permesas la formadon de adjektivoj kaj aliaj partoj de parolo; por forigi tiun ĉi ŝajnan maloportunaĵon, ni, anstataŭ enkonduki ion novan, montras nur, ke laŭ la reguloj de nia lingvo ni povas uzi ne sole „tie ĉi“, sed ankaŭ „ĉi tie“, el. kiu ni jam tre bone povas fari „ĉitiea“ (aŭ „ĉi-tiea“).

La mallongeco de la interrilataj pronomoj kaj adverboj estas aparte grava por la versistoj. Sed ĉar la versistoj ankaŭ en aliaj lingvoj permesas al si mallongigojn, ne uzatajn en prozo, kaj la versoj per si mem prezentas ne ion necesan, sed pli ĝuste lukson, tial ni por versoj kredeble akceptos la provan uzadon de la apostrofitaj formoj (nur en okazo de bezono) ankaŭ en la „Esperantisto“ eĉ pli frue, ol ili ricevos komunan sankcion.

En unu el la sekvantaj numeroj ni parolos pri la diferenco inter „kiu“, „kia“ kaj „kiela“ kaj laŭ la deziro de kelkaj amikoj ni iom ŝanĝos, klarigos kaj pli severe diferencigos la uzadon de tiuj ĉi formoj".[1]


N-ro 60.
paĝ. 79

zRespondoj al la amikoj

Al s-ro... — Vi diras: „pli bone propra kia ajn felo ol la malpropra eĉ de zibelo“. Vere, sed ne ĉiam. Se ni donos al niaj legantoj pecojn, kiuj havas nek ian intereson, nek bonan formon, tiam la legantoj tute ne estos al ni dankaj, ke ni donas al ili „felon propran“. Versojn ni povas nur presi tiajn, kiuj havas jam mem bonan formon, ĉar se ni devas plibonigi la formon en rimaj versoj, ĝi estas afero tro malfacila kaj postulus pli da tempo, ol fari mem novajn versojn. Mi ne parolas tie ĉi speciale pri viaj versoj (el kiuj kelkaj estas sufiĉe bonaj kaj povos [kun kelkaj ŝanĝoj] esti siatempe presitaj), sed pri la principo enkomune.


N-ro 61.
paĝ. 95

zRespondoj al la amikoj

Al s-ro E. N. — Traduki la biblion, kiun ĉiu nacio havas en sia lingvo kaj per kiu, komparante kun la traduko en sia lingvo, ĉiu facile povus lerni la lingvon Esperanto, estus tre utile, sed ... kie preni la

rimedojn? Pro tiu kaŭzo ni ne povas eldoni vian tradukon de Ruth.

  1. Zamenhof ne skribis la promesitan artikolon ; la kialon klarigas I1. 62.