zPri la ŝanĝotaĵo![1]
Al mia demando, metita en N-oj 4 kaj 5 de nia gazeto, en la artikoloj „Ŝanĝotaĵo“, granda parto de niaj legantoj aminde sendis al mi sian respondon kaj opinion. Jam en la nomitaj artikoloj mi diris, ke presi ĉiujn voĉojn mi ne povis, sed devos min kontentigi nur je publikigo de la rezultatoj. Cetere tia forma voĉdonado ne estas ankaŭ necesa, ĉar, kiel la legantoj memoras, la demandoj estis metitaj nur por sciiĝi, ĉu tia aŭ alia ŝanĝa propono trovos tian komunan aprobon de ĉiuj, por ke ni povu ilin enkonduki jam nun, ne atendante la estontan fortan kaj aŭtoritatan akademion. Pro la kaŭzoj, kiujn mi klarigis en miaj artikoloj en N-oj 4 kaj 5, eĉ negranda nombro da voĉoj kontraŭ estas jam sufiĉa, por, ĉe la nunaj cirkonstancoj, formeti dume la proponojn ĝis tempo estonta.
Por montri, ke eĉ la ŝajne plej gravaj kaj la plej ofte ripetataj ŝanĝaj proponoj ne povas ankoraŭ havi komunan aprobon kaj devas sekve esti dume formetitaj ĝis estonta tempo, se ni ne volas enkonduki en nian aferon malkonsenton kaj malordon, mi presos pro ekzemplo kelkajn el la leteroj, kiujn mi ricevis kontraŭ la diritaj proponoj. Al tiuj, kiuj eble diros, ke, se pli granda parto donis voĉon por la proponoj, oni devas ilin akcepti malgraŭ la opinio de la pli malgranda parto, — mi respondos: jam mia senkulpa teoria propono kaj demando alportis al mi de kelkaj flankoj riproĉojn kaj malagrablaĵojn; kiel do jam estus, se ni volus efektive enkonduki praktike la diritajn proponojn!! Ni estas ankoraŭ tro malfortaj, por permesi al ni internan malkonsenton inter niaj amikoj; tial, se eĉ nur parto da voĉoj estas kontraŭ la ŝanĝoj, ni faros la plej bone, se ni ilin dume tute ne tuŝos, ĝis venos la ĝusta tempo.
Mi presas nur kelkajn el tiuj leteroj kaj opinioj kontraŭ la proponoj, kiuj esprimis konsilon kaj respondon; sed kelkajn leterojn, kiuj anstataŭ respondo alportis senkaŭzan koleran atakon personan, mi ne presas.
Pri la punkto 4 de miaj proponoj („K'a, K’u“ k.c.) mi tute ne parolos, ĉar pli ol duono da voĉoj estis kontraŭ ili; sekve ili estas absolute ne akcepteblaj. (Kvankam la propono tute ne estis farita en unu minuto, ne pripensinte la sekvojn, kiel kelkaj amikoj pensas, la unua impreso, kiun faras tiu ĉi propono, estas la timo, ke ni ricevus konfuzon kun diversaj aliaj jam ekzistantaj vortoj; sed tiu ĉi konfuzo estas nur ŝajna, kaj tiu ĉi timo estas nur unua impreso; kiu farus vastajn provojn, tiu eble baldaŭ konvinkiĝus, ke la afero ne
estas tia, kiel oni pensas, tiom pli, ke mi ĝin proponis precipe por
- ↑ komp. II. 42. 48. 57. 59.