Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/155

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

versoj, kiuj, estante lukso, povas permesi al si dekliniĝon. Sed, ĉu prave aŭ ne prave, la pli granda parto de la amikoj donis voĉon kontraŭ la propono, kaj tial mi ĝin forĵetas.) Restas paroli nur pri la punktoj 1, 2 kaj 3 (proponitaj en No 4), pri kiuj pli granda parto da voĉoj estas por la ŝanĝoj kaj malpli granda — kontraŭ. Sed la voĉoj kontraŭ estas ne tiel sensignifaj, por ke ni povu lasi ilin sen atento. Tial laŭ la opinio, kiun mi esprimis en miaj artikoloj, ni devas, almenaŭ en la nuna tempo, lasi tiujn ĉi proponojn ankoraŭ ne tuŝitaj.

Jen estas kelkaj el la ricevitaj opinioj kaj leteroj kontraŭ la proponoj: Sinjoro S. A.Lundström skribas[1] : Je l’ kaŭzo de via artikolo „Sangotaĵo“ en No 4 de la „Esperantisto“ mi ne povas lasi skribi al vi la sekvantajn liniojn, ĉar mi firme kredas, ke la enkondukado de la proponitaj ŝanĝoj dangere malbonigos la lingvon. Unue vi proponas la forigon de la oftaj „oj“, „ojn“, „aj“, „ajn“ tiumaniere, ke nur la substantivoj akceptu la finiĝojn (adjektivoj kaj pronomoj — se ili staras sen substantivo), kaj vi donas kelkajn ekzemplojn, kiel: „mi rakontas al vi nova tre interesa historion“, „mi venis kun ĉiu mia bona infanoj“. Tiuj ĉi ekzemploj ne estas bone gramatikaj, ĉar la atributo devas respondi je sia ĉefvorto; kaj, se la adjektivo povas preni la akuzativan finiĝon en kelkaj okazoj (sen substantivo), ĝi ankaŭ devas fari ĝin kiel atributo de ia substantivo en akuzativo, kial[2] oni ankaŭ devas diri: „novan tre interesan“. Alie ĝi estas ne gramatike kaj nenature[3]. Sed kiel mi jam antaŭe diris en unu el miaj leteroj, la aparta akuzativa finiĝo estas, laŭ mia opinio, tute sennecesa. Oni egale bone komprenus la frazon „mi rakantos al vi nova interesa historio“. Tamen la finiĝo „n“ estus tre oportuna, por signifi movadon al ia loko post verboj, kiuj havas la econ signifi movadon; ekz.: iri Berlinon, veni mondon: tie, tien; supre, supren k.c. Mi tial konsilas: aŭ forigu la akuzativan finiĝon tute, aŭ ne/ eĉ ian ŝanĝon en tiu punkto. La finiĝoj „oj“ kaj „aj“ ne estas malbonsonaj. Mi trovas, ke la esprimo „mi venis kun ĉiuj miaj bonaj infanoj“ sonas egale bone, eĉ eble pli bone, ol „mi venis kun ĉiu mia bona infanoj“. Ankaŭ la bela greka lingvo ja ofte uzas tiujn finiĝojn, kaj neniu mallaŭdas ĝin de tiu kaŭzo. Tiuj finiĝoj tial estu uzataj kiel nun — jen mia konsilo! — Tuŝante la duan punkton, mi kredas, ke tia ŝanĝo estus kaj sennecesa kaj senutila, krom en poezio. La tria punkto pri la forigo de l' artikolo kontraŭe ŝajnas al mi tre grava. Vere ĝi estus granda faciligo por la slavoj, kiuj ne scias la uzon de l’artikolo, sed aliflanke ĝi estus por la

aliaj popoloj granda malfaciligo kaj ekster tio por la lingvo mem granda

  1. En ĉi tiu numero kaj en II. 71. 74 k.a. mi presigis la de Zamenhof ricevitajn leterojn en kursivaj literoj kaj substrekis la nomojn de l' skribintoj, por plifaciligi la superrigardon.
  2. komp. la noton 3 al II.50, paĝ. 122.
  3. „ĝi“ kun adverbo (kvazaŭ la vorteto estus ellasata) troviĝas ankaŭ en la Zamenhofaj tekstoj, ekz. en II. 35; komp. noton 2, paĝ. 88.