Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/156

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malplibonigo. La lingvo ja estas tiel konstruita, ke la artikolo oftege povas esti ellasata sen neklareco, se oni ne komprenas ĝian uzon; sed aliflanke ĝi havas eksterordinare grandegan signifon, se oni komprenas gin ĝuste uzi. Tiuj, kiuj ne komprenas gian uzon, povas ĝin tial ellasi, sed tute forigi ĝin el la lingvo ne estus plibonigo, sed tute certe granda malplibonigo. Pri tiu ĉi punkto mi sekve serioze konsilos: ne faru eĉ ian ŝanĝon en la uzo de l' artikolo!

Sinjoro Geoghegan skribas: 1) Punkto 1 (forigo de „aj“, „oj“ k.s.) ne tre plaĉas al mi: tiaj esprimoj („ĉiu mia bona infanoj“) al mi sonoras tiel, kiel se oni tuŝus malĝustan tonon, kiam oni elsonorigas akordon en la muziko. 2) La sonoj „aŭi“, „iaŭ“ ne malplaĉas al mi; mi pensas, ke okazaj diftongoj donas pli multetonan karakteron al la lingvo. 3) Mi aprobas: kiu ne bone komprenas uzi la artikolon, al tiu certe la leĝoj de la lingvo ne malpermesas forĵeti ĝin el siaj skribaĵoj. — En la tuto, mi nun tiel alkutimiĝis al la sono de la lingvo, ke mi nenion volus ŝanĝi.

Sinjoro Grabowski, kiu per si mem ĉiam estis por la diritaj ŝanĝoj (li eĉ estis la unua el ĉiuj amikoj, kiu proponis [kvankam ne postulis] la ŝanĝon N-o 1), en sia lasta vizito ĉe mi diris al mi, ke li nun iom ŝanĝis sian opinion, ĉar, komencinte pli multe uzadi la lingvon parole, li konvinkiĝis, ke la „aj“, „oj“, „ajn“, „ojn“, tute ne estas tiel malagrablaj al la orelo, kiel li en la komenco pensis teorie.

Sinjoro Trompeter diras, ke kelkan tempon li ankaŭ estis por la forigo de la artikolo „la“, sed poste li ŝanĝis sian opinion.

Sinjoro Riĵkov kaj kelkaj aliaj rusaj kaj polaj amikoj skribas, ke kvankam ili estas slavoj, ili tamen tute ne povus aprobi la forigon de la artikolo „la“; s-ro Riĵkov ankaŭ ne aprobas la punkton 2, dirante, ke tio ĉi sen ia utilo aŭ neceso konfuzos la regulon pri la konstanta akcento.

Sinjoro Ŝmurlo skribas, ke la nekonformeco de la adjektivo kun substantivo (propono 1) malproksimigos nin de ĉiuj veraj lingvistoj; ke se tiuj ĉi nun nin ne aŭskultas, ili tiam havos la rajton superĵeti nin per ŝtonoj.

Sinjoro Wiens skribas: Mi estas en tiu ĉi rilato tre konservativa; mi preferus lasi nian lingvon “ankoraŭ en ĝia komenca formo, almenaŭ ĝis la lingvo estos pli disvastigita. Estas amikoj, kiuj ellernis nian lingvon, sed, estante okupitaj je aliaj laboroj, ne disponas je sufiĉe libera tempo por okupadi sin je la lingvo senĉese, ili kontentiĝas, unu fojon ellerninte la lingvon, kiel gi estas. Laŭ mia opinio oni devas ankoraŭ meti atenton sur la malfortajn amikojn kaj malpli atenti la guston de apartaj instruituloj.

Pli-malpli en tia sama maniero — kun diversaj dekliniĝoj, pli aŭ malpli detale, kelkaj kun tutaj serioj da aliaj proponoj anstataŭ la ne-