Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

akceptataj proponoj 1, 2 kaj 3 — skribas ankoraŭ 8—10 aliaj amikoj. Ĉiuj ceteraj amikoj esprimis sin por la proponoj aŭ diris, ke ili estas indiferentaj en tiu ĉi rilato.


Nun kia estas la rezultato de la faritaj proponoj? Laŭ la opinio kiun mi esprimis en miaj artikoloj, ni devus nun akcepti, ke la propono 4 devas esti forĵetita kaj la proponoj 1, 2 kaj 3 devas esti permesitaj por prova privata uzado, sed ne esti ankoraŭ akceptitaj oficiale. Sed la maldolĉa tono, kun kiu kelkaj amikoj (kies leterojn mi ne presis) renkontis la proponojn pri la „nova lingvo Esperanto“, en ligo kun la ankoraŭ ne sufiĉe forta kaj ne sendependa stato de nia afero, igas min repreni miajn proponojn kaj lasi (almenaŭ de mia flanko) la lingvon tute en tiu formo, kiun ĝi havis ĝis nun. La provo montris al mi, ke por ŝanĝaj proponoj ne venis ankoraŭ la tempo.

Pro tiu ĉi sama kaŭzo mi nun forlasas ankaŭ la demandon pri „kiu, kia, kiela“, kiun mi promesis tuŝi en nia gazeto.

Kion mi diris, estas mia persona opinio. Tiuj amikoj, kiuj ne ĉesas insisti, ke ni faru nun kelkajn ŝanĝojn en la lingvo, volu proponi tiujn ĉi ŝanĝojn en ilia propra nomo, per vojo privata, — eble ili estos en tiu ĉi rilato pli feliĉaj ol mi. Sed, kvankam mi cedis al la insista premo de kelkaj amikoj, kiuj petadis min proponi kelkajn „plibonigojn“ kaj diradis, ke pro mia „obstineco“ kaj pro mia „patra blindeco“ nia afero ne povas bone vastiĝi, mi tamen ripetas, ke mia persona opinio, kiel la legantoj scias, estas, ke ju malpli ni tuŝos nian lingvon (almenaŭ ĝis ĝia plena fortiĝo), des pli bone.[1]


N-ro 63.
zpaĝ. 102

Sinjoro W. H. Trompeter proponas, ke, pro oportuneco de korespondado, ĉiuj kluboj, almenaŭ la venontaj, sin nomu ĉiuj tute egale „Esperanto“. — Li proponas ankaŭ, ke oni akceptu „e“ anstataŭ „kaj“, „z“ anstataŭ „s“ en la komenco de silaboj (ekzemple „zabl, zal, zam, zed, zen“ k. c. anstataŭ „sabl, sal, sam, sed, sen“) kaj ke oni enkonduku apartajn vortojn por la germanaj „mögen, dŭrfen, sollen“. (Mian personan opinion pri tiaj ŝanĝoj mi jam esprimis en miaj artikoloj „Sanĝotaĵo“ en la pasinta kaj nuna jaro [pri „e“ kaj „mögen, dürfen“ mi eĉ parolis speciale en No 7 de 1891 kaj en No 4 de 1892 en la respondoj al s-ro F.L.]. Mi ne vidas ankaŭ sufiĉan kaŭzon, kial ni devus ŝanĝi la ĉiukonatan formon en la vortoj kun komenca „s“, en kiuj ni ja tute oportune povas elparoli la akran „s“ [= la germana „ss“]. Tamen laŭ la deziro de s-ro Trompeter mi prezentas lian proponon al la juĝo de niaj amikoj, kun la peto sendi ilian opinion pri

la diritaj punktoj rekte al s-ro Trompeter.)

  1. komparu la daŭrigon sub alia surskribo („Pri la reformoj“) en „La Esperantisto“ 1893, paĝ. 177-179 = II. 77.