zNia afero
En la fino de Aŭgusto eliros el la presejo tre grava verketo, kiun mi varmege rekomendas al niaj amikoj (dume nur al la rusaj, ĉar la verketo eliras dume nur en lingvo rusa, kaj poste ni penos, ke ĝi iom post iom eliru ankaŭ en aliaj lingvoj). Tio ĉi estas libreto, difinita speciale por la propagando de nia afero kaj enhavanta en si ĉiujn ecojn, kiuj estas necesaj por vasta propagando.
Tiu ĉi verko, kiu havas la titolon „Esperanto, Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro por Rusoj“, eldono 5-kopeka, prezentos la verkon No 1, konfirmigitan speciale al la bezonoj de vasta propagando. (Mi elektis la verkon No 1, ĉar la kelkjara sperto montris al mi, ke por altiri novajn amikojn la senkompare plej sukcesa estis kaj estas tiu ĉi verko, dum ekzemple la seka verko No 41 estas bona nur por tiuj, kiuj jam antaŭe estas gajnitaj por la afero kaj jam komencas la lernadon.) Estante presata per iom pli malgrandaj literoj, ol la verko No 1 (kvankam tre oportune legeble kaj sur bona papero, en pli oportuna formo), ĝi enhavos nur 32 paĝojn kaj kostos ne pli ol 5 kopekojn (kun transsendo = 8 kopekoj; prenantaj ne malpli ol 20 ekzemplerojn per unu fojo, por la transsendo ne pagas). La verko enhavas: 1) leteron kun peto aliĝi al nia afero kaj sendi sciigon pri tio ĉi (sub la letero povos subskribi sian nomon aŭ signon la persono, kiu donas aŭ sendas al iu la libreton); 2) pretan poŝtan karton, kiu havas sur unu flanko la presitan adreson de la redaktoro de nia gazeto kaj sur la dua — presitan tekston de aliĝo kun libera loko por la subskribo de la aliĝanto kaj por la subskribo aŭ stampo de la altirinto. (Antaŭ ol dissendi aŭ disdoni tiujn ĉi libretojn, la amikoj subskribos aŭ stampos sur la diritaj kartoj sian nomon aŭ signon.) Persono, al kiu nia lingvo plaĉos, bezonos nur subskribi sian nomon kaj adreson, alglui al tiu ĉi karto 3-kopekan signon de poŝto kaj enĵeti la karton en la plej proksiman keston de poŝto. Por ke la leganto, al kiu nia lingvo plaĉos, ne prokrastu la elsendon de la karto, sur la karto estas dirite „mi promesas (senkondiĉe) ellerni“ anstataŭ „mi ellernis“; 3) ĉirkaŭrigardon de la sukcesoj kaj de la tuta nuna stato de nia afero; 4) detalan antaŭparolon (el la verko No 1, nur sen la lasta ĉapitro pri la „promesoj“); 5) plenan gramatikon; 6) vortaron esperanto—rusan; 7) pecojn por legi (en prozo kaj en versoj).