Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiu ĉi verko, preparita speciale por la celoj de propagando, laŭ la konsiloj, kiujn mi ricevis de diversaj amikoj-vastigantoj, prezentos laŭ mia opinio unu el la plej gravaj bataliloj, kiujn ni ĝis nun havas, kaj al ĉiuj, kiuj volas sukcese labori por nia afero, mi varmege rekomendas venigi tiun ĉi verketon en kiel eble plej granda nombro, disdonadi kaj dissendadi ĝin en multaj ekzempleroj. Enhavante en si ĉion, kio estas necesa por la propagando, la libreto en la manoj de niaj amikoj parolados kaj laborados por si mem kaj liberigos la amikojn de multa, ofte sensukcesa parolado.

Kiam la nuna numero de nia gazeto venos al la manoj de la abonantoj, la libreto estos jam tute preta. Disdonadu kaj dissendadu ĝin en kiel eble plej granda nombro al konatoj kaj nekonatoj; kiel bona semo ĝi alportados al nia afero ĉiam novajn amikojn, kaj, dank’ al la venantaj kartoj de aliĝo, kiuj estos publikigataj, la amikoj-dissendantoj povos ĉiam vidi, kiuj el iliaj dissendataj libretoj donis frukton, kie kaj kian. Per la libretoj la amikoj povas, sen ia korespondado, varbi sub sia nomo novajn amikojn en la plej malproksimaj lokoj, inter personoj tute ne konataj.

Por la personoj, kiuj deziras dissendadi la libreton en plej granda nombro, sed ne scias, al kiu ilin sendi, mi aranĝas la jenon: kiu aĉetas ne malpli ol 100 ekzemplerojn per unu fojo, povas ricevi de mi (senpage) kune kun la libroj 100 (aŭ pli multe, laŭ la nombro de la prenataj libroj) adresojn de personoj, al kiuj li povas sendi la librojn.

Estus dezirinde, ke la amikoj eldonu tian saman libreton en aliaj lingvoj. Se la amikoj aprobos kaj sufiĉe subtenos tiun ĉi mian provan entreprenon kun la rusa libreto, tiam mi zorgos, ke tiaj libretoj iom post iom eliru ankaŭ en aliaj lingvoj, por ke ni povu iom post iom plenigi per ili en grandaj amasoj ĉiujn landojn de la mondo.


N-ro 65.
paĝ. 129-130

zĈu ni progresas?

Ĉiun fojon, kiam la bruo en nia afero iom trankviliĝas, kiam pasas kelka tempo sen novaj videblaj faktoj, ni ricevas de kelkaj amikoj la demandon: „ĉu nia afero progresas aŭ ĉu ĝi haltis?“ Kelkaj el niaj amikoj pensas, ke afero progresas nur tiam, kiam ĝi bruas; tial la humoro kaj opinio de tiuj ĉi amikoj kun ĉiu tago alie ŝanceliĝas: kiam ili trovas en nia gazeto multajn konsolajn novaĵojn, ili ekkrias: „vivu Esperanto! ni iras, ni venos, ni atingos baldaŭ la celon!“ kiam pasas kelka